Nov-Zelando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Novzelando)
Saltu al: navigado, serĉo
New Zealand - Aotearoa
Nov-Zelando
Flago de Nov-Zelando
(Detaloj)
Blazono de Nov-Zelando
(Detaloj)
Nacia devizo: "God Defend New Zealand"
"God Save the Queen"
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Velingtono
Ĉefa(j) lingvo(j) angla lingvo, maoria lingvo, novzelanda signolingvo.
Plej ofta(j) religio(j) protestantoj
Areo
 % de akvo
270 700 km²
2,1%
Loĝantaro 4 306 400 (2008)
Loĝdenso 15/km²
Interreta domajno .nz
Landokodo NZ
Telefona kodo 64
Politiko
Politika sistemo konstitucia monarĥio
Ŝtatestro Brita reĝino
Ĉefministro John Key
Ekonomio
Valuto Novzelanda dolaro (NZD)
v  d  r
Information icon.svg

Nov-Zelando (angle New Zealand [nju zi'lend], maorie Aotearoa) estas lando en Oceanio, kiu konsistas el du ĉefaj insuloj, nomataj Norda Insulo kaj Suda Insulo), kaj el pluraj kromaj insuletoj. Ĝi estis brita dominio.

Vortdeveno[redakti | redakti fonton]

La vorto Nov-Zelando aludas al la plej okcidenta provinco de Nederlando, kiu nomiĝas Zelando. La vorto Aotearoo estas esperantigo de la maoria vorto Aotearoa, kiun maorioj uzas por nomi sian landon. La deveno de la vorto ne estas ekzakte konata, sed sciencistoj pri maoria kulturo opinias, ke originale ĝi estis ao tea roa - laŭlitere "nubo blanka longa". Tio estas ĉar nuboj okaze amasiĝas super la insuloj kaj vidita de la oceano la Nov-Zelanda bordo ja aspektas kiel granda blanka nubo.

La nomo de la lando en Esperanto estas Nov-Zelando, aŭ alternative sen ligostreko Novzelando. Ankaŭ kelkaj Esperantistoj uzas terminon Aotearoo (esperantigon de maoria nomo) por plia politika ĝusteco.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Nov-Zelando.

Frua alveno de polinezianoj[redakti | redakti fonton]

Tāwhiao, dua reĝo de la maorioj, ĉirkaŭ 1890

Nov-Zelando estis unu el la lastaj signifaj teroj kiun setlis homoj. Plej novaj esploroj de ostoj de la kioreo kaj alportitaj semoj helpe de radiokarbona datado[1], pruvoj de senarbarigo kaj varioj de Mitokondrio en maoriaj grupoj evidentigas ke Nov-Zelandon unue setlis Polinezianoj inter 1250 kaj 1300[2][3], konkludante longan serion de vojaĝoj tra la sudpacifikaj insuloj.[4] Dum la sekvantaj jarcentoj tiuj setlantoj evoluigis apartan kulturon kiu nun nomiĝas Māori (maoria). La popolo dividiĝis en iwi (triboj) kaj hapū (subtriboj) kiuj kunlaboris, konkursis kaj eĉ interbatalis. Je iu punkto, grupo de maorioj migris al Rēkohu (Chatham-insularo), kie ili evoluigis apartan Moriorian kulturon.[5][6] Grandan parton de la morioria popolo detruis inter 1835 kaj 1862 malsanoj el Eŭropo kaj invadoj kaj sklavigoj fare de maorioj el la pli grandaj insuloj. Nur 101 homoj travivis ĝis 1862, kaj la lasta konata tute moriora homo mortis en 1933.[7]

Ĉar la unuaj maorioj, kiuj atingis la landon ne povis nutri sin per mamuloj, ili komence estis ĉasistoj de moa-oj (Dinornithidae), flugnekapablaj birdoj, similaj al la afrikanaj strutoj, kiuj ekstermiĝis post kelkaj jaroj. Same malaperis la aglo de Haast, la plej granda rabobirdo de la moderna mondo, verŝajne ĉirkaŭ 1700. Tiel la unua setlado de la lando fare de la maorioj ekstermigis multajn bestospeciojn. Poste nutris sin la maorioj per kultivado de la kumara (batato).

Alveno de eŭropanoj[redakti | redakti fonton]

Kopio de la Endeavour, la ŝipo de James Cook

En 1642 Nov-Zelando estis malkovrita de la nederlanda vojaĝanto Abel Tasman, kiu nomis la insulojn laŭ la nederlanda provinco Zelando.

En 1931 la lando akiris sendependecon de Britio; de 1945 ĝi estas ano de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj de 1947 membro de la Brita Komunumo.

Naturo en Nov-Zelando[redakti | redakti fonton]

Satelita foto de Nov-Zelando. Oktobro 2002
Reliefa mapo de Nov-Zelando.

Pro sia izoliteco Nov-Zelando estas hejmo de tre aparta naturo (flaŭro, faŭno kaj homo). La arbaro, trikvaronoj de praarbaro, okupas pli ol 30 % de la areo de la lando. Laŭ la tipologio de la monda natur-fonduso (WWF), Nov-Zelando kaj la apudaj insuloj biogeografie konstituas apartan ekoprovincon en la Aŭstralazia ekozono.

En Nov-Zelando 70 % de la produktita elektro devenas el renovigantaj fontoj, kiel akvo, vento, geotermiko kaj biomaso.

Administro kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Regionoj[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Evoluo de la loĝantaro x1000

La popolnombrado de la jaro 2006 montris, ke la 7-an marto vivis en Nov-Zelando 4.143.279 da homoj, tio estas 8,4 % pli ol ĉe la antaŭa popolnombrado el la jaro 2001 kaj la duoblo de tiu el la jaro 1956. Oni taksis la loĝantaron la 30-an de junio 2008 je 4.268.900 da gilih. 23 % de la loĝantoj ne naskiĝis en Nov-Zelando. La popolkreskado de la lastaj kvin jaroj devenas por du trionoj de enmigrado. La popoldenseco estas de ĉirkaŭ 16 homoj por unu km² (kompare al 231/km² en Germanujo. Tial Nov-Zelando estas unu el la malplej dense loĝataj landoj de la tero, kvankam ĝi ja estas multe pli dense loĝata ol la najbara Aŭstralio (2,6 loĝantoj por 1 km²).

La meza aĝo estis en 2006 35,9 jaroj. La naskiĝnombro estas 14,14 por 1.000 loĝantoj (2003), dum samtempe la mortonombro por 1.000 loĝantoj estis 7,54. Homoj atingas meze la aĝon de 75,34 jaroj, dum virinoj meze 80,44 jarojn.

Etnoj[redakti | redakti fonton]

La plimulto de la novzelanda loĝantaro estas eŭropdevenaj, nomataj Pākehā. Tiu grupo koonsistas ĉefe el homoj devenaj de la Britaj insuloj, sed ankaŭ de Germanujo, Italujo, Pollando, Nederlando kaj multaj aliaj eŭropaj ŝtatoj. Ĝi reprezentas ĉirkaŭ 67,6 % de la tuta loĝantaro.

La dua plej granda popolgrupo estas tiu de polinezidevenaj indiĝenoj de Nov-Zelando, la Maori, al kiu apartenas 14,6 % de la loĝantaro.

Inter 1996 kaj 2006 kreskis la nombro de azianoj al entute 9,6 % de la loĝantaro, kaj do la tria plej granda grupo. En ĝi la plimulto konsistas el ĉinoj (2,8 %) antaŭ hindoj (1,7 %). La azia loĝantaro preterpasis en 2001 la grupon de homoj devenaj de la pacifikaj insulooj, kiu reprezentis en 2006 ĉirkaŭ 6,9 % de la tuta loĝantaro. La plej multaj insulanoj devenas de Samoo, sekvata de tiuj de la Kukinsuloj kaj Tongo.

(Fonto: la popolnombrado de 2006, rimarko: menciindas, ke en Nov-Zelando oni rajtas indiki anecon al pluraj etnoj, krome en 2006 oni rajtis unuan fojon, tute ne indiki etnon, kion faris 11,1 %.)

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Novzelando tri lingvoj estas oficialaj lingvoj: la angla, la maoria kaj la novzelanda gestolingvo.

Dume la maoria kaj la novzelanda gestolingvo estas komprenataj aŭ eĉ aktive uzataj nur de malplimulto de la popolo, la novzelanda angla estas la plej grava lingvo, kiun parolis en la jaro 2006 98 procentoj de la popolo. Tiu lingvovario de la angla similas al la aŭstralia angla, sed malsamas de ĝi per alia emfazo de iuj vokaloj kaj vortoj, tiel ke miskomprenoj inter la novzelanda kaj la aŭstralia angla ja eblas. Aliaj apartaj ecoj de la novzelanda angla estas vortoj pruntitaj el la maoria lingvo, ĉefe en la maoria popolo.

La dua oficiala lingvo, la maoria (propra nomo: Te Reo Māori), perdis pli kaj pli da parolantoj ĝis la 1970-aj jaroj. La 1-an de aŭgusto 1987 la maoria iĝis oficiala lingvo kaj ekde tiam multaj publikaj kaj privataj lernejoj proponas lecionojn pri la maoria, tiel ke ankaŭ novzelandanoj eŭropdevenaj povis lerni ĝin. Ekde tiam la nombro de tiuj kiuj komprenas kaj parolas la maorian kreskas, ĉefe en la aĝogrupo de dudektri- ĝis dudekkvinjaruloj. Entute laŭ propra taksado 4,2 procentoj de la popolo parolis la maorian en la jaro 2006.

La novzelanda gestolingvo (angle: New Zealand Sign Language; NZSL) estas oficiala lingvo ekde la 10-a de aprilo 2006 kaj estas tiel tutmonde la unua lingvo por surduloj, kiu posedas tiun statuson. Kvankam ĝi jam estis instruita ekde 1994 en apartaj lernejoj kaj publikiĝis la unua vortaro por la lingvo en la jaro 1998, la nombro de tiuj, kiuj regis la gestolingvon estis nur 0,6 procentoj en la jaro 2006. La nombro de surduloj en Novzelando estas ĉirkaŭ duoble pli granda.

Aldone al la tri oficialaj lingvoj multaj aliaj estas parolataj en Novzelandoj, alportitaj de multaj enmigrintoj, inter kiuj estas la samoa, la franca, la hinda, multaj ĉinaj kaj la germana.[8]

Ne ekzistas en Novzelando deviga instruo de fremdaj linvoj, kaj nur ĉirkaŭ kvinono de ĉiuj lernantoj de mezaj lernejoj lernas fremdan lingvon. Inter la plej ŝatataj estas la franca, la japana kaj la germana.[9]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Brutobredado estas la tradicia ĉefa produktado de la lando. La produkto de ligno reprezentas 3,4 % de la MEP en 2004.

La ĉefaj eksportaĵoj estas viandaĵoj kaj laktaĵoj, kivio, lignaĵo, kaj papero.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-movado en Nov-Zelando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dating the arrival of humans in New Zealand
  2. Mein Smith, Philippa (2005). A Concise History of New Zealand. Australia: Cambridge University Press. ISBN 0521542286
  3. Wilmshurst, J. M.; Anderson, A. J.; Higham, T. F. G.; Worthy, T. H. (2008). "Dating the late prehistoric dispersal of Polynesians to New Zealand using the commensal Pacific rat". Proceedings of the National Academy of Sciences 105: 7676.
  4. Moodley, Y.; Linz, B.; Yamaoka, Y.; Windsor, H. M.; Breurec, S.; Wu, J. -Y.; Maady, A.; Bernhoft, S. et al. (2009). "The Peopling of the Pacific from a Bacterial Perspective". Science 323 (5913): 527. doi:10.1126/science.1166083
  5. (1994) "Moriori and Māori: The Linguistic Evidence", The Origins of the First New Zealanders. Auckland: Auckland University Press, 123–135. 
  6. (September 2007)The impact of new arrivals. Alirita 30 April 2010.
  7. Davis, Denise; Solomon, Māui (March 2009). "'Moriori - The impact of new arrivals'". Te Ara - the Encyclopedia of New Zealand. http://www.TeAra.govt.nz/en/moriori/4. Retrieved 23 March 2011
  8. Statistics New Zealand
  9. Raporto de la Education Review Office de 1994.