Nudpiedejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
strata nudpiedejo en Munkeno

Nudpiedejo estas zono, en kiu socie subtenatas kaj deziratas marŝi nudpiede. Aparte la vorto signas promenajn vojojn, en kiu la nudpieda marŝado sur ŝtonetoj, lignotraboj, herbejo, fojno, eroj de arboŝeloj, kaj aliaj materialoj, tra rojoj aŭ malprofundejoj de riveretoj, basenoj de marĉoŝlimo, donu apartajn sensajn impresojn kaj per tio kontribuu al senstresiĝo.

Tiaj nudpiedejaj padoj subtenu la sanon kaj la kapablo ekvilibre moviĝi, veku intereson pri la naturo aŭ simple esti nekutima distraĵo en publikaj eventoj aŭ turismaj lokoj. Ili multas aparte en la germanlingvaj landoj de Mezeŭropo.


La sekva galerieto de esperantista infana ekskurso en nudpiedejon de Germanio donu iom da impresoj pri la temo (la nudaj piedoj pro ŝlimo kaj akvo ne ĉiam videblas):

Bildaro[redakti | redakti fonton]


* La promenejo de la nudpiedejo en Bad Sobernheim, Germanio, en pluraj lokoj krucas la riveron Nahe.