Nuklea centralo Emsland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
nuklea centralo Emsland
la nuklea centralo en 2013
la nuklea centralo en 2013
Situo
Geografia situo 52° 28′ 27″ N, 7° 19′ 4″ O (mapo)52.4741666666677.3177777777778Koordinatoj: 52° 28′ 27″ N, 7° 19′ 4″ O (mapo)
nuklea centralo Emsland (Germanio)
nuklea centralo Emsland (Germanio)
DEC
nuklea centralo Emsland
nuklea centralo Emsland
Situo de la nuklea centralo Emsland
Lando:  Germanio
Datumoj
Posedanto: je 87,5 % entrepreno RWE
je 12,5 % entrepreno E.ON
Funkciiganto: firmao KKW Lippe-Ems
Ekkonstruo: la 10-an de aŭgusto 1982
Komerca ekfunkcio: la 20-an de junio 1988
Malfunkciigo: laŭplane fine de la jaro 2022
Projektofino: ankoraŭ ne antaŭvideblas
Teknikaj informoj: premakva reaktoro je kapacito de 1,363 megavatoj
Retejo: paĝo de la entrepreno RWE pri la centralo
Informstato: la 13-an de novembro 2010
vdr

La nuklea centralo Emsland (germane Kernkraftwerk Emsland) estas nuklea centralo en Germanio. Ĝi situas en la federacia lando Malsupra Saksio, 6 kilometrojn sude de la urbocentro de Lingen, ene de la urba teritorio. La instalaĵo teknike disponas pri premakva reaktoro kaj prenas akvon el la rivero Emso. Reage al la havario de la japania nuklea centralo Fukuŝima 1 post la tertremo de Sendajo en 2011, la registaro de Germanio decidis planon pri malŝalto de la nukleaj centraloj de la lando ĝis la jaro 2022: laŭ tiu plano la nuklea centralo Emsland funkciu ĝis la lasta momento kaj do malŝaltiĝu fine de decembro 2022. Laŭ la stato de aprilo 2013, du jarojn post la decido pri estonta malŝalto de la germaniaj nukleaj centraloj, Germanio ankoraŭ estas tutmonde gvida produktanto de nukleenergie produktita elektro,[1] kaj la centralo Emsland per kapacito de 1,363 megavatoj signife kontribuas al tio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo "Der gefühlte Ausstieg" en la televida prinovaĵa programo Tagesschau de la kanalo ARD kaj de koresponda retejo tagesschau.de, de la 26-a de aprilo 2013, la memortago de la havario en la nuklea centralo de Ĉernobilo: Laŭ stato de aprilo 2013, la aro de nukleaj centraloj de Germanio estis la tutmonde 6-a plej granda produktanto de nukleenergie produktita elektro, en la Eŭropa Unio la 2-a plej granda produktanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]