Nuklea centralo Gösgen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
nuklea centralo Gösgen
Situo
Geografia situo CH1903: 640055 / 246245 (mapo)47.3658333333337.9688888888889Koordinatoj: 47° 21′ 57″ N, 7° 58′ 8″ O; CH1903: 640055 / 246245 (mapo)
nuklea centralo Gösgen (Svislando)
nuklea centralo Gösgen (Svislando)
DEC
nuklea centralo Gösgen
nuklea centralo Gösgen
Situo de la nuklea centralo Gösgen
Lando:   Svislando
Datumoj
Posedanto: entrepreno Kernkraftwerk Gösgen-Däniken AG
Funkciiganto: Kernkraftwerk Gösgen-Däniken AG
Ekkonstruo: 1973
Komerca ekfunkcio: la 1-an de novembro 1979
Projektofino: ankoraŭ ne antaŭvideblas
Retejo: atoma centralo Gösgen
Informstato: la 6-an de junio 2013
vdr

La Nuklea centralo Gösgen estas la dua plej granda nuklea centralo de Svislando. Ĝi situas en la soloturna komunumo Däniken, ĉe la bordo de la rivero Aro.

Portanta entrepreno[redakti | redakti fonton]

La nuklean centralon de Gösgen funkciigas la svisa firmao Kernkraftwerk Gösgen-Däniken AG, kiu eklaboris en la jaro 1979. Ĝia akcia kapitalo estas 350 milionoj da svisaj frankoj. La prezidanto de ĝia administra konsilio estas (stato aprilo 2011) s-ro Giovanni Leonardi, civitano de Bedretto, loĝante en Bodio, Kantono Tiĉino.[1]

Teknikaj datumoj[redakti | redakti fonton]

La nuklea centralo Gösgen origine produktis 970 megavatojn hore. En la jaro 1992 la kapacito estis grandigita al 990 megavatoj kaj en 1996 al la aktuala kapacito de 1020 megavatoj. Dum la jaro 2009 la centralo produktis 8072,42 gigavatojn, kio egalas al averaĝa hora produktado de 913 megavatoj, aŭ per aliaj vortoj proksimume de jara produktado de 90% de la maksimuma kapacito. La produktado de Gösgen kovras proksimume 15% de la elektro de Svislando. La centralo fukcias surbaze de premakva reaktoro.

Vidita de la deklivo de Engelberg sude de Dulliken

Antaŭkonstrua historio[redakti | redakti fonton]

Fine de la 1950-aj jaroj la Aare-Tessin AG (tiam mallonge Atel, nuntempe Alpiq la terenon, kie hodiaŭ situas la atomcentralo. En la jaro 1969 Atel informas tra la amasmedioj pri la fondo de studokonsorcio, kiu intencas konstrui proksime de Gösgen nuklean centralon. La situkantono Soloturno estas envolvita ankaŭ kiel kunposedanto de Atel. Laŭofice la kantona registaro disponas pri du lokoj en la administra konsilio. En la jaro 1969 unu de ili estas la posta socialdemokrata federacia konsilanto Willy Ritschard.

Jam baldaŭ post la unua media komuniko estiĝas rezisto kontraŭ la projketo. La komunuma konsilio de najbara komunumo Schönenwerd sin turnas avertita de letero de civitano kaj iama nuklea fakulo al la soloturna registaro. Tiu pludirektas la komunumon al la federacio, kiu laŭ ĝi respondecas. La respondeca federacia konsilanto Roger Bovin respondas koncize, ke la federacio devas surbaze de la federacia leĝo de 1959 preni ĉiujn mezurajn pro la protekto kontraŭ ionigaj radioj. La fakuloj de la federacio cetere ne bezonas refreŝon de siaj konoj pri la danĝeroj ĉi-rilatoj.

En la jaro 1970 Atel deponis ĉe la Federacio peton pro lokpermeso. Krom Schönenwerd ĉiuj komunumoj favoras la lokon. Oni tamen esprimas zorgojn rilate la riverakva malvarmigo, kiu kaŭzintus esencan varmigon de Aro. La kontraŭuloj de la projektoj kredas, ke ili sukcesis, kiam la Federacio samjare malpermesas la riverakvan malvarmigon.

En la jaro 1972 Atel publikigas fotomuntaĵon, kiu montras surloke cenkvindek metrojn altan malvarmigan turon. Atel invitis politikistojn por studvojaĝoj al la Ruhr-regiono. En sia respondo al interveno de zorgoplena parlamentano la soloturna registaro en oktobro 1972 skribas, ke la konstruo de malvarmiga turo ne estus kompatebla kun la natureco kaj integreco de la regiono. La vojaĝaktiveco tamen alportas sukceson. La registaro ankaŭ konstatas, ke modernaj malvarmigaj turoj tute ne estas malelegantaj kaj ne ĝenas la estetikan impreson.

Antaŭ la konstrukomenco oni devis fari zonmodifojn en la komunumoj Däniken kaj Gretzenbach. Ĉar la vilaĝa kerno de Obergösgen situas pli proksime ĉe la konstruloko ol la kernoj de la aliaj du komunumoj, ties komunuma konsilio rekursas kontraŭ la zonomodifo. Tiu rekurso estis reprenita tamen jam fine de novembro 1972 senrekonebla motifo. Monatojn poste publikiĝas protokolo de la komunuma konsilio, kiu montras, ke la komunuma konsilio kaj precipe la komunumestro estis metita sub forte sub premo de Atel.

En novembro 1972 la konstrupeto estis publike prezentita. Okazis multnombraj rekursoj de individuoj kaj grupoj, kiuj ĉiuj estis malakceptitaj. Jam la 12-an de januaro 1973 la konstrupermeso estis donita. Malgraŭ la rekuso de kelkaj kontraŭuloj kaj la ne jurvalida proceso jam en junio 1973 la unuaj konstrumaŝinoj eklaboras surloke.

La federacia konsilio argumentas, ke ne la Federacio sed Kantono Soloturno kaj Atel volas konstrui. La Federacio laŭleĝe devas konsenti. Ĝi ne disponas pri kundecideblo. La aŭtoritatoj devas permesi la projekton, se ĝi plenumigas la sekurecteknikajn kadrokondiĉojn.

Tiam nukleenergikontraŭuloj provas per kantona iniciativo maloficigi la registaran konsilion. Ĉar la respondeca Willy Ritschard tiam estis elektita al la federacia konsilio, tiu kontraŭmovado perdis energion. Ankaŭ la tiama naftoembargo de OPEC kaj la naftokrizo malfortigis la kontraŭulojn de la nukleenergio. Kampanjo de la Svisa Asocio por Atomenergio pretendis, ke la nukleenergio estas la plej pura kaj mediprotekta maniero krei elektran energion. Ĝi estus sekura, pura, ne malhavebla kaj praktike senlima. Ankaŭ la antaŭvideblaj impostenspezoj estis forta instigilo por la homoj en la regiono favore al la nukleenergio. Multaj homoj timis pri sia laborloko kaj ne plu kuraĝis publike esprimiĝi.

En la jaro 1975 estis fondita la Transpartia movado kontraŭ atomcentraloj Soloturno (ÜBA). Ĝi lanĉas la iniciativon por la konservo de la popolaj rajtoj kaj la sekrueco ĉe la konstruo kaj ekspluatado de atomenergiaj instalaĵoj kaj la nacian petskribon por kvarjara konstruhalto ĉe ĉiuj nukleaj centraloj en Svislando.

Fine de majo 1977 okazis la unua protestmarxo, la pentekosta marŝo. Proksimume 10000 homoj migras la la tereno de la nuklea centralo Gösgen. La sekvantan semajnon fondiĝis la Svisa agadkomitato kontraŭ la nuklea centralo Gösgen (SAG), kies tasko estis la kunordigo de la okupo de la nuklea centralo. la 25-an de junio preskaŭ 3000 kontraŭuloj marŝas de Oltan al Gösgen pro okupi la alveturejojn al la konstrutereno. Proksimume 1000 policistoj el tuta svisalando alvenas kaj haltigas la manifestantojn per lakrimoĝeno. ankaŭ du semajnojn poste la okupoprovo de proksimiume 6000 malsukceis. La polico tiam uzis krom lakrimoĝeno ankaŭ gomprojektilpafilojn kaj akvoĵetilojn. La 28-an de septembro 1978 kvin aktivuloj estis kondamnitaj al monpunoj pro la manifestacio.

Manifestacio kontraŭ nuklea energio la 24-an de majo 2010

Fine de septembro 1978 la nuklea centralo estis finkonstruita. La respondeca federacia departemento, kiun gvidis tiam la supre menciita Willy Ritschard, donas la la funkcipermeson. Rekursoj restis sensukcesaj. En somero 1979 okazis en Schachen en Araŭo malssatstriko de 500 kontraŭuloj de la nuklea centralo Gösgen, sed ankaŭ tiu lasta protesto restis sensukcesa. La 30-an de oktobro 1979 la nuklea centralo post prova fazo komencis la komercan ekspluatadon. En majoj 1981 la federacia konsilio malakceptas la lastajn rekursoj kaj kondamnas la rekursantojn al la proceskostoj de 17295 svisaj frankoj.

La aŭtoritatoj tamen promesis al la rekursantoj la kondiĉon, ke ĝis 1985 devas esti prezentita projekto por la sekura forigo kaj konservo de la radioaktiva rubo. La federacia konsilanto Willy Ritschard klare proklamis, ke oni devas malŝalti la nuklajn centralojn, se tiu kondiĉo ne estas plenumigita. Willy Ritschard mortis en 1983. Per juraj trukoj la kondiĉo en la jaro 1985 estis ĉirkaŭigita. La nukla centralo plu funkciis kaj samjare ricevîs eĉ la permeson por altigo de la kapacito. Eĉ nun en la jaro 2011 ankoraŭ ne ekzistas finkonservejo por la radioaktiva rubo. [2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Reta versio de la Svisa komerca registro
  2. Fonto: Tiu-ĉi alineo estas traduko de la koncerna teksto pri la Nuklea centralo Gösgen en la germanlingva Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]