Nuklea centralo Ignalina

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
enirejo de la nuklea centralo

La nuklea centralo Ignalina troviĝas en la nordoriento de Litovio, proksime de la urbo Visaginas. Ĝi distancas proksimume 45 kilometrojn de la urbo s Ignalina kaj situas rande de la subdistrikta komunumo Ignalina.

La nuklea centralo havas du atomreaktorojn ("blokojn") de la teknika tipo RBMK-1500. Tiuj blokoj povas produkti po 1500 megavatojn da elektro, per tiu nombro estas la plej potencaj atomreaktoroj tutmonde. Same kiel en la eksa nuklea centralo Ĉernobilo en Ukrainio la nuklea fisio en tiuj reaktoroj estas kontrolata per grafito.

Dum la jaro 1987 la dua el origine tri planitaj reaktoroj ekproduktis elektron - pro la katastrofo de Ĉernobilo dum la antaŭa jaro 1986 oni ne finis la konstruadon de la tria reaktoro. Ĝis nun tamen ne okazis iuj gravaj akcidentoj en Ignalina.

Origine la nuklea centralo provizis 80 procentojn de la elektro bezonata en Litovio. Okaze de la akcepto de Litovio kiel membroŝtato de la Eŭropa Unio oni pro riskokalkulo malŝaltis la unuan reaktoron dum printempo 2005. Laŭ la traktato pri aliĝo de Litovio al la Eŭropa Unio estas interkonsentite, dum 2009 ankaŭ malŝalti la duan reaktoron. Pro tiuj du decidoj la litova energia centralo Elektrėnai, kiu ĉerpas energion el oleo kaj gaso, ricevas pli grandan signifon. Litovio ricevas monkompenson de la Eŭropa Unio por finance helpi duma la ŝanĝo de energifontoj.

Kadre de la parlamenta baloto en Litovio la 12-an de oktobro 2008 okazis referendumo, kiu celis decidi pri ebla plilongigo de la funkciopermeso por la nuklea centralo. Laŭvorte la decidenda teksto estis: "Pritariu, kad Ignalinos atominės elektrinės darbas būtų pratęstas iki techniškai saugių terminų, bet ne ilgiau, negu kol bus pastatyta nauja atominė elektrinė"[1] ("Mi voĉdonas por tio, ke la la laboro de la atoma elektrejo Ignalina estu daŭrigata ĝis la fino de la teknike sekura tempo, sed ne pli longe, ol kiam estus starigita nova atoma elektrejo."). La referendumon nur partoprenis 48,8 procentoj de la balotorajtaj civitanoj, kaj sekve ĝi estas nevalida. La nuklea centralo do daŭre devos esti plene malŝaltata dum la jaro 2009.

Referencoj [redakti]

  1. retejo de la nacia parlamento Seimas: teksto de la referendumo (litovlingve)

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    paĝoj de la nuklea centralo (litovaj)
Ekstera ligilo    kritiko pri la sekureco de la nuklea centralo Ignalina (paĝoj germanaj)