Nuklea centralo Mecamoro

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mecamoro.

La Nuklea Centralo Mecamoro (armene:Մեծամոր ատոմակայան Mecamorí Atomajakán, ruse:Армянская АЭС Armjankskaja AES) La Nuklea Centralo Mecamoro estis konstruita dum la 1970-aj jaroj, je 30 Km okcidente de la armena ĉefurbo Erevano. La centralo estis ekipita kun du nukleaj reaktoroj de la modelo VVER-440 V230, kaj la uzata teknologio de tiu epoko de ĝia konstruado ne plu estas akceptata kiel sekura laŭ nunaj kriterioj kompare kun modernaj nukleaj centraloj. Ĝi produktas 40% de la elektro de Armenio. Ĝi estis portempe fermita pro la tertremo de 1988 en Armenio. Tamen, la blokado de Turkio kaj Azerbajĝano, kiuj malfaciligis la energian proviziadon en Armenio, devigis la registaron remalfermi ĝin en 1993. Pro lagranda ekonomia graveco de la nuklea energio kaj malnoviĝo de la malnova nuklea centralo, la administrado de Armenio debatas pri konstruado de nova nuklea centro je 1.000 MW ĝis 2016, kiu povus kosti 4 miliardojn da usonaj dolaroj.

40°10′51.04″N 44°8′56.07″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 40.1808444 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">40.1808444°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 40.1808444; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Nuklea centralo Mecamoro)