Nuklea centralo Zwentendorf
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 23 Okt. 2012.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Zwentendorf [Cventendorf] Nuklea Centralo (Zwentendorf-atomcentralo) estis la unua nuklea centralo konstruita en Aŭstrio, situante ĉe la foira komunumo Zwentendorf ĉe Danubo, Malsupra Austrio.
Historio [redakti]
Zwentendorf-atomcentralo estas la unua el 6 planitaj nukleaj centraloj. La atomcentralo estis finkonstruita, sed neniam funkciigita, la 5 aliaj planitaj centraloj ne estis konstruita, ĉar post multaj protestoj de la popolo, al kiu partoprenis ankaŭ multaj virinoj, la tiama registaro devis lanĉi referendumon la 5-an de novembro 1978. En la referendumo voĉdonis la plimulto de 50.47%da voĉdonintoj per NE, tio signifas kontraŭ Nuklea Centralo. Ekde 1978 Aŭstrio havas leĝon kiu malpermesas atomcentralojn por elektra produktado.

