Nuklea spionado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nuklea spionado estas la volonta nepermesata rivelado de ŝtataj sekretoj koncerne al nukleaj armiloj al aliaj ŝtatoj (spionado). Dum la historio de nukleaj armiloj estis multaj kazoj de konata nuklea spionado, kaj ankaŭ multaj kazoj de ŝajna aŭ kvazaŭa spionado. Ĉar nukleaj armiloj estas ĝenerale konsideritaj la plej gravaj el ŝtataj sekretoj, ĉiuj nacioj kun tiaj armiloj havas striktajn restriktojn kontraŭ la liverado de informo rilatanta al bomba dizajno, provizaroj, liveraj sistemoj kaj deplojo. Ŝtatoj estas ankaŭ limigitaj en la publikigado de informoj pri nukleaj armiloj pro la ne-dismultiĝaj interkonsentoj.

Projekto Manhattan[redakti | redakti fonton]

Klaus Fuchs estas konsiderita la plej valora de la Atomaj Spionoj dum la Projekto Manhattan.

Dum la Projekto Manhattan, la komuna peno dum Dua mondmilito de Usono, Britio kaj Kanado krei la unuajn nukleajn armilojn, estis multaj okazoj de nuklea spionado en kiu projektaj sciencistoj aŭ teknikistoj enkanaligis informon pri bomba evoluado kaj desegno al Sovetio. Ĉi tiu grupo estas ofte konata kiel la Atomaj Spionoj kaj ilia laboro pludaŭris en la frua Malvarma Milito. Ĉar plejparto de ĉi tiuj kazoj fariĝis bone konataj en la kunteksto de la kontraŭkomunistaj 1950aj jaroj, estis longe-staranta disputo super la ĝustaj detaloj de ĉi tiuj kazoj.

La plej eminentaj de ĉi tiuj inkluzivis:

  • Klaus Fuchs – germana rifuĝinto kaj teoria fizikisto kiu laboris kun la brita delegacio ĉe Los Alamos dum la Projekto Manhattan. Li estis poste malkovrita, konfesis kaj estis kondamnita al prizono en Britio. Li estis poste liberigita kaj elmigris al Orienta Germanio. Pro sia proksima konekto al multaj flankoj de projektaj aktivecoj kaj sia vasta teknika scio, li estas konsiderita la plej valora el la "Atomaj Spionoj" pro la informoj kiujn li donis al Sovetio pri la usona programo pri fisia bombo. Li ankaŭ donis fruan informon pri la usona hidrogenbomba programo sed pro tio ke li ne ĉeestis ĉe la tempo kiam la sukcesa Teller-Ulam desegno estis eltrovita, lia informo pri tio ĉi ne tiom valoris.
  • Theodore Hall.
  • David Greenglass.
  • George Koval.
  • Ethel kaj Julius Rosenberg.
  • Harry Gold.

Israelo[redakti | redakti fonton]

En 1986, eksa teknikisto, Mordechai Vanunu, ĉe la israela Centro pri Nuklea Esplorado en Negevo proksime al Dimona rivelis informon pri la israela nuklearmila programo al la brita gazetaro, konfirmante la ĝenerale supozatajn ideojn ke Israelo havis altnivelan kaj sinkaŝemajn nukleajn armilojn. Israelo neniam agnoskis aŭ neis havi armilan programon kaj Vanunu estis forkaptita kaj kontrabandita al Israelo, kie li estis sekrete juĝita kaj kondamnita pro perfido kaj spionado.