Atombombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nuklearmilo)
Saltu al: navigado, serĉo
Trinity Test Fireball 25ms.jpg
Modelo de la bombo "Litte Boy", kiu estis ĵetita je Hiroŝimo
Modelo de la bombo "Fat Man", kiu estis ĵetita je Nagasako

Atombombonuklea bombo estas bombo funkcianta per la energio produktita de la fisiofuzio de atomaj kernoj, t.e. de kernenergio (aŭ: nuklea energioatom-energio).

La ĝusta nomo devus esti nuklea bombo, ĉar fakte la energio estas originata en procezoj en la nukleo de la atomoj (atomkernoj), kaj ne en la atomo kiel tuto. La uzo estas malsama laŭ lingvoj, kaj en Esperanto la nomo atombombo pli enradikiĝis en nefaka literaturo.

Kelkfoje la vorto atombombo estas uzata nur por la armiloj kiuj uzas la nuklean fision, la t.n. A-bomboj, dum tiuj uzantaj la fuzion ricevas la nomon H-bomboj (hidrogenaj bomboj).

La granda detrukapablo de la atomarmiloj estas produktata de la liberigo de energio, ĉefe meĥanika (pro la eksplodo) aŭ terma. La elsendo de joniga radiado estas sekundara, kvankam ĝi havas longdaŭrajn efikojn.

Tipoj de atombombo[redakti | redakti fonton]

A-bombo[redakti | redakti fonton]

A-bombo estas atombombo, kies energion produktas la nuklea fendiĝo de uraniaj (aŭ similaj) atomkernoj. Ĉi tiajn eksplodigis Usono en 1945, interalie en Hiroŝimo kaj Nagasako.

H-bombo[redakti | redakti fonton]

H-bombo estas atombombo, kies energion produktas la nuklea kunfandiĝo de hidrogenaj atomkernoj.

Kvankam oni ankaŭ uzas en H-Bombo, nuklean fendiĝon, ĉi-lasta funkcias nur kiel komencigilo por la nuklea kunfandiĝo, el kiu venas la vera precipa energio de H-bombo.

Neŭtrona bombo[redakti | redakti fonton]

N-bombo estas nedisvolvita armilo, kiu pliigus la radioaktivan karakteron de la bombo, per la elsendo de neŭtronoj. Ĝia celo estis mortigi homojn per la radiado, sed malmulte difekti materialon kaj ekipaĵon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Deveno de la ideo[redakti | redakti fonton]

La unua, kiu pensis pri la eblo uzi la ĵus malkovritan atom-energion kiel plej povan kaj teruran armilon estis, jam en 1909, Frederick Soddy en sia libro The interpretation of radium. La ideon reprenis poste, en 1914, H.G. Wells, romanoforme en The world set free.

En 1915, post pli ol unu jarcento da "plicivilizado" de militoj kaj da establado de "pri-militaj leĝoj" (ekzemple, ke militon oni faru nur inter militistoj, aŭ ke oni ne suferigu senkulpajn civilulojn), la unua, kiu verkis libron por konsili kiel celon la eldetruadon de plena urbo, inkluzive kiel malhelpi la agadon de fajrobrigado kaj ke do la urbo forbrulu tute, estis la brita matematikisto F.W. Lanchester en "Aircraft in warfare" ("Aviadiloj en milito"). Li konsentis, ke kelkaj morale obĵetos, sed kiel li diris malestime: "ĉiam estos sentemuloj".

Historio de Atombombo[redakti | redakti fonton]

La unua atombombo estis konstruita de Usono dum la Dua mondmilito. Kiam estis malkovrita la nuklea fisio, en 1939, la sciencistoj rimarkis ke ĝi ebligis la militan uzon. La milita situacio, kaj la timo, ke la nazia reĝimo en Germanio povus disvolvi la armilon antaŭe, okazigis la sisteman esploron, per la kreado de la Projekto Manhattan. Inter tiuj kiuj partoprenis en ĝi estis John von Neumann, Edward Teller, Robert Oppenheimer, Richard Feynman kaj Hans Albrecht Bethe.

La unuan bombon oni test-eksplodigis la 16-an de julio 1945 je la kvina kaj duono en la dezerto de Alamogordo en Nov-Meksiko. Tiu atombombo nomita Trinity estas sama kiel tiu kiu eksplodis en Nagasako : Fat Man. La atoma programo estis komencita la 6-an de decembro 1941 kaj kostis en 1945 2 miliardojn da tiamaj dolaroj. Plurmiloj da tunoj da uranio el belga Kongo estis kaŝe transportitaj al Usono.

Nur kelkajn horojn, post kiam evidentiĝis, ke "la bombo funkciis", la usona krozoŝipo USS Indianapolis forlasis la havenon de San-Francisko. Ĝia celo estis la insulo Tinian en la Pacifiko. En ĝia ŝipkelo troviĝis "Little Boy", la urania bombo, kiu la 6-an de aŭgusto 1945 detruos Hiroŝimon.

Miloj da sciencistoj kaj teknikistoj kaŝe kunlaboris en la projekto. Eĉ plej multaj pintaj politikistoj kaj militaj komandantoj ne sciis pri ĝi. Prezidenton Harry S. Truman nur je la 25-a de aprilo 1945 oni informis pri la fakto, ke Usono jam dum du kaj duona jaroj laboris pri la atombombo. Lia antaŭulo, prezidento Franklin D. Roosevelt, kiu mortis du semajnojn antaŭe, tute ne informis lin pri tio. La 24-an de julio 1945 Truman dum konferenco de Potsdam rakontis al Stalin pri nova armilo kun nekonata forto. Stalin apenaŭ reagis; lia bonege funkcianta sekreta servo ŝajne zorgis pri tio, ke Stalin mem sciis pli frue pri tiu bombo ol Truman mem.

La Sovetunio kreis sian propran A-bombon en 1949, parte per spionado de la usona projekto kaj parte per propra esploro. La gvidanto de tiu projekto estis la fizikisto Igor Kurĉatov.

Atombombado de Hiroŝimo kaj Nagasako[redakti | redakti fonton]

Ĝis nun nur unu ŝtato faligis atombombon kontraŭ loĝataj urboj. Tiu estis Usono, en 1945, en la finaj tagoj de la Dua mondmilito, kontraŭ la japanaj urboj Hiroŝimo (la 6-an de aŭgusto je la okaj kaj kvarono), kaj Nagasako (la 9-an). Usono elektis uzi la bombojn por eviti eventualan invadon de la Japana ĉefinsulo, kaj la multcentoj da miloj da mortoj kiuj nepre sekvus.

Elekto de la cel-urboj[redakti | redakti fonton]

La Cel-Komitato, en kunsido ĉe Los Alamos la 10-an de majo 1945, elektis laŭorde la sekvajn cel-urbojn: Kioto, Hiroŝimo, Jokohamo, la arsenalon (armejon) en Kokura, Niigata, kaj eble la Palacon de la Imperiestro. Laŭ Robert Jungk:

"En la mallonga listo de atombombotaj cel-urboj, aparte de Hiroŝimo, Kokura kaj Niigata, troviĝis la japana urbo de temploj, Kioto. Kiam la spertulo pri Japanio, profesoro Edwin O. Reischauer, aŭdis tian teruran novaĵon, li fulmis al la oficejo de sia ĉefo, Majoro Alfred MacCormack, en departemento de la Armea Spiona Servo. La ŝoko igis lin ekplori. MacCormack, klera kaj humana advokato el Novjorko, ekde tiam penis por konvinki la Ministron pri Milito Henry L. Stimson indulgi Kioton kaj eltiri ĝin el la nigra listo."

Ĉi rakontadon de la eventoj parte konfirmas Richard Rhodes, kiam li priskribas la rifuzon de Stimson atombombi Kioton, kontraŭ la prefero de Generalo Leslie Groves.

Sekvoj de la eksplodoj[redakti | redakti fonton]

La postvivintaj viktimoj, tiamaj kaj postaj, de la du atombombaj atakoj ricevas la japandevenan nomon hibakuŝoj.

Hiroŝimo estis la sepa urbo laŭ nombro da loĝantoj. 92 % de la urbo estis nuligitaj. El 350.000 loĝantoj Little Boy, eksplodante je la alteco de 580 m, mortigis 150 000 personojn tuj kaj 80 000 personojn vundis.

Historio de H-bombo[redakti | redakti fonton]

En la 1950-aj jaroj ambaŭ superpotencoj, Usono kaj la tiama Sovetunio, disvolvis kaj testis la fuziajn bombojn, kaj komencis la atoman vetarmadon, per kiu oni klopodis krei pli potencajn armilojn.

Disvolvo en Usono[redakti | redakti fonton]

En Usono, la disvolvo de H-bombo estis iniciatita de la fizikisto Edward Teller. Por atingi fizikan staton necesan por ke okazu nuklea kunfandiĝo de materio, estis bezonata komencigilo havanta fidindan funkciadon: tiu komencigilo estas A-bombo, kiu estis provita en la jaro 1945.

En Usono, la programo por disvolvo de H-bombo, nomata Super, daŭris post la Dua mondmilito, kvankam relative malrapide. Tamen, la sukcesa eksperimenta eksplodigo de A-bombo fare de Sovetunio, la 29-an de aŭgusto 1949, revivigis en Usono senton de urĝo por la disvolvo de H-bombo. En 1950 ekfunkciis fabriko por produktado de Deŭterio.

La teoriaj studoj nepre necesaj por disvolvo de H-bombo trovis obstaklon pro la nekapablo de tiamaj komputiloj por fari la bezonatajn kalkulojn, do Teller estis devigita simpligi la kalkulojn. Oni alvenis al konkludo ke necesus pli da tritio ol komence supozite. La studoj daŭris, kaj la 1-an de novembro 1952 oni ekprovis la unuan H-bombon, nomatan anglalingve "Ivy Mike", en Eniwetok, atolo en la Pacifika Oceano.

Disvolvo en Sovetunio[redakti | redakti fonton]

En tiama Sovetunio, la fizikisto Igor Kurĉatov, kiu ankaŭ gvidis la disvolvon de A-bombo, estis la iniciatinto de H-bombo. Samkiel en Usono, antaŭ la ekzisto de la A-bombo, la sovetuniaj fizikistoj imagis, simile al Enrico Fermi, ke eblus fari ĉen-reagojn de nuklea kunfandiĝo.

Sovetunio sukcesis eksplodigi H-bombon la 12-an de aŭgusto 1953, do proksimume ok monatojn post Usono.

Postaj disvolvoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj landoj kiuj havas tiajn armilojn estas Britio, Francio kaj Ĉinio, kiuj estas la t. n. anoj de la atomklubo, kiuj klopodis por bari la disvastigon de la produktado de armiloj, fare de aliaj ŝtatoj. Tamen, oni scias ke Hindio kaj Pakistano, kaj eble Sudafriko kaj certe Israelo havas propran stokon.

Baldaŭ kreiĝis ankaŭ la movado kontraŭ la atomarmiloj, kun rolo ankaŭ de parto de la atomfizikistoj kiuj helpis en la disvolvo de la armiloj mem.

Paul Tibbets, la piloto kiu faligis la unuan bombon sur Hiroŝimon, mortis en novembro 2007, neniam espriminte ajnan bedaŭron. Fame li diris dum intervuo en 2005: "If you give me the same circumstances, hell yeah, I'd do it again" (se vi donus al mi la saman cirkonstancon, jes ja certe mi refarus ĝin).

Atombomboj kiel tutmonda minaco[redakti | redakti fonton]

Armila vetkuro kaj reciproka malinstigo[redakti | redakti fonton]

La fakto, ke ne ekzistas adekvata defendo kontraŭ la enorma ataka povo de atombombo, kaŭzis vetkuron en la kreado de pli multaj kaj pli potencaj bomboj, ĉar la sola rimedo por malhelpi nuklean atakon ŝajnis la "reciproka malinstigo", kiu igas la kontraŭulon timi venĝan kontraŭbaton.

Nuklea vintro[redakti | redakti fonton]

Granda nombro da atomaj eksplodoj povus krei tiom da polvo en la atmosfero, ke konsiderinde malpli da sunlumo atingas la teran surfacon. Tio povus grave malaltigi la temperaturon.

Atombombo en la literaturo[redakti | redakti fonton]

Nefikcie[redakti | redakti fonton]

  • "Notoj pri la Delto" de s-ino Okada Haru, eljapanigita de Gaku Konisi, eld. Japana Esperanta Librokooperativo, 1992. Impresa verko en bonega traduko.
  • "Kun la kadavro de l'Edzino" de Ogura Toyofumi, tradukita de Tanaka Sadami, eldonita de Japana esperanto Librokooperativo en 1954.
  • "Flustras Hiroŝimo" (ses porinfanaj rakontoj atombombtemaj), 1990, Osaka. Tradukis Tanaka Sadami.
  • "Infanoj de Hiroŝimo" (inkluzivas "Kanto de Hirosimo" de Ogura Toyofumi). Tradukis Tanaka Sadami.
  • "Ĉu Atom-bombo minacas?" (Nostradamo kaj la bombo) de Norbert Bartoschek, Graz 1947
  • "Viktimoj de la atombombo" (Travivaĵoj de atomvunditoj en Hiroŝima), tradukis JUI Ĉŭnoŝin, 1968

Fikcie[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]