Nuklido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kerno de atomo konsistas ĉefe el protonoj kaj neŭtronoj. Nuklido estas atoma speco karakterizita per sia nombro de protonoj, kaj sia nombro de neŭtronoj.

Protono: Protono havas elektran ŝargon, kiun oni simboligas per p+. La maso de protono estas proksime tiel granda, kiel la tuta maso de atomo de hidrogeno, kiu havas neniun neŭtronon.

Neŭtrono: Neŭtrono estas partiklo proksime tiel granda kaj masa, kiel protono, sed ĝi estas elektre neŭtrala. La simbolo de neŭtono estas: n. La diametro de kerno de atomo estas multe pli malgranda ol la atomo: alproksimiĝante 10−15 metro , 1 miliardono de mikrometro, 1 centmilono de atoma diametro.

Nuklido: Komuna nomo de protono kaj neŭtrono estas nukleono. La du tipoj de nukleonoj en kelkaj kemiaj elementoj estas egalaj, ties atomoj havas egalan nombron de protonoj, kaj egalan nombron de neŭtronoj. Oni diras, ke ĉi tiuj elementoj havas nur unu stabilan nuklidon, tio estas la kazo de oksigeno, kun ok protonoj, kaj ok neŭtronoj. La masovaloro de tiaj atomoj estas proksime entjera nombro.

Granda nombro da kemiaj elementoj havas plurajn specojn de atomoj. Tiaj ĉi atomoj havas egalan nombron da protonoj (kio difinas kemian elementon), sed diversajn nombrojn da neŭtronoj; oni nomas ilin izotopoj de tiaj elementoj, al kiuj rilatas pliaj nuklidoj.

Dum atomo de natrio kun 11 protonoj kaj 11 neŭtronoj ne estas stabila, la izotopo de natrio kun 11 protonoj kaj 12 neŭtronoj estas stabila.

Nuklidon determinas la:

La nombro de protonoj, t. e. la atomnumero, montras la nombron de protonoj en la atomkerno. La atomnumero montras la lokon de la elemento en la perioda tabelo. La nombro de protonoj skribiĝas sube antaŭ la signo de elemento, ekzemple: 12Na, 13Al.

La nombro de nukleonoj, t. e. masonumero, montras la nombron de nukleonoj en la atomkerno, t. e. la sumon de protonoj kaj neŭtronoj komune. La nombro de nukleonoj skribiĝas supre antaŭ la signo de elemento, ekzemple: 23Na, 27Al.

Ambaŭ nombroj komune simbolas la nuklidojn tiel: 2312Na, 2713Al.