Nula leĝo de varmodinamiko
El Vikipedio
En fiziko, nula leĝo de varmodinamiko estas ĝeneraligita frazo pri varmeca ekvilibro inter korpoj en kontakto. Ĝi estas la rezulto de la difino kaj propraĵoj de temperaturo.
Komuna frazo de la nula leĝo de varmodinamiko estas:
Se du varmodinamikaj sistemoj estas en varmodinamika ekvilibro kun tria, ili estas ankaŭ en la ekvilibro unu kun la alia.
La leĝo povas esti esprimita en matematika formo kiel simpla transitiva rilato inter la temperaturo T de korpoj A, B, kaj C:
- Se T(A)=T(B) kaj T(B)=T(C) do T(A)=T(C)