Nulredukto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En matematiko, nulredukto estas forigo de la redundaj nuloj (ciferoj "0") de nombro. La nuloj povas estas antaŭ la plej signifa cifero en entjera parto kaj post la malplej signifa cifero en frakcia parto de la nombro.

Ekzemploj:

  • 000529 = 529
  • 4,59810000 = 4,5981
  • 0038,3941000 = 38,3941
  • 2,45000×1010 = 2,45×1010
  • 0,0045×1010 = 4,5×107

Tamen, iam (aparte en fiziko) la nuloj post la malplej signifa cifero en frakcia parto de la nombro signifas la precizecon de la nombro, tiam la nulredukto fuŝas la informon. Tiel ekzemple:

  • 4,59810000 estas komprenata kiel 4,5981±0,00000001
  • 4,598100 estas komprenata kiel 4,5981±0,000001
  • 4,5981 estas komprenata kiel 4,5981±0,0001

Nulredukto estas ankaŭ maniero pli kompakte priskribi ordigitan aron (tabelon) de nombroj, kie multaj elementoj estas nuloj. Anstataŭ skribi sinsekve la valorojn, oni povas skribi la indeksoj kune kun la valoroj de la ne-nulaj eroj. Se nuloj estas sufiĉe multaj, tiel la malpli granda spaco povas esti uzata entute.

Ekzemplo (indeksoj ekde 0):

  • Tabelo: 0, 0, 3, 0, 0, 2, 7, 0, 0, 0, 0, 3, 0, 0, 0, 0, 0
  • Paroj de indeksoj kaj datumoj: {2,3}, {5,2}, {7,5}, {11,3}

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]