Numedal
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 11 Jun. 2009.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Numedal estas valo kaj tradicia distrikto en la norvega provinco Buskerud. La valo iras proksimume de nordo al sudo, inter Rødberg kaj Kongsberg. En la valo fluas Numedalslågen, la tria rivero de Norvegio.
La valo ampleksas la areojn de la kvar komunumoj Kongsberg, Flesberg, Rollag kaj Nore og Uvdal. La 1-an de oktobro 2008 ĝi havis 30 393 loĝantojn kaj areon de 4 305 km².

