Noumeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Numeo (Nouméa)
Panoramo de Numeo
Panoramo de Numeo
commune of New Caledonia • urbego
Administrado
Lando  Francio
Kolektivo Nov-Kaledonio
Provinco Suda Provinco
Tradicia areo Djubéa-Kaponé
Urbestro Jean Lèques (2008–2014)
Insee-kodo 98818
Poŝtkodo 98800
Demografio
Loĝantaro 97 579 (2009)
Loĝdenso 2 168,4 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 22° 17′ S, 166° 27′ O (mapo)-22.2758166.458Koordinatoj: 22° 17′ S, 166° 27′ O (mapo)
Alteco 0 ĝis 168 m
Areo 45 km2
Situo
Noumeo (Nov-Kaledonio)
Noumeo (Nov-Kaledonio)
DEC
Map
vdr

Numeo (france: Nouméa) estas ĉefurbo kaj havenurbo de Nov-Kaledonio, transmara teritorio de Francio.

Kun 97 579 loĝantoj en 2009, Numeo estas la plej granda urbo de Nov-Kaledonio kaj la plej granda franclingva urbo en la tuta Pacifika Oceano. En Numeo kaj ĉirkaŭurbo loĝas 163 723 homoj, t.e. du trionoj el la tuta novkaledonia loĝantaro[1].

Situo

Situo de Numeo
Satelita foto de Numeo kaj ĉirkaŭaĵoj

La ĉefurbo situas ĉe la suda bordo de la insulo Grande Terre, la ĉefa insulo de Nov-Kaledonio.

Historio

La francoj okupis Nov-Kaledonion en 1853 kaj ili fondis administran centron Port-de-France la 25-an de junio 1854. Malgranda fortikaĵo konstruiĝis por defendi la komunumon. Inter 1864-1897 ĝi estis ankaŭ malliberejo, kie la kaptitoj laboris. La urbeto ricevis novan loknomon Nouméa la 2-an de junio 1866. En 1897 oni trovis nikelon kaj tio portis prosperon. Dum la 2-a mondmilito Usono senbatale okupis la urbon, kiu iĝis grava livera loko dum la bataloj. En 1984 kaj en 2000 festivalo pri artoj.

Esperanta vivo

Okaze de la eŭropaj balotoj 2009, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 132 voĉdonojn (0,93% de voĉoj).

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Notoj kaj referencoj

  1. Pascal Rivoilan kaj David Broustet, Insee. Recensement de la population en Nouvelle-Calédonie en 2009 (france). Alirita la 18-an de novembro 2012.

Vidu ankaŭ

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-francakomunumo