Numero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Numero estas orda numeralo, kaj do montras la pozicion de objekto en vico, ekzemple "unua", "dua", ..., "antaŭa", "sekva", ..., "antaŭlasta", "lasta".

Ĝi povas signifi ankaŭ objekton, kiu okupas la koncernan pozicion; ekzemple eblas paroli pri la "...-a numero de gazeto".

Numero kaj nombro[redakti | redakti fonton]

Numero estas simila al natura nombro, sed havas restriktojn koncerne la eblajn operaciojn. Ne eblas adiciimultipliki numerojn, ĉar ili ja estas pozicioj. Tamen eblas adicii nombrojn al numeroj aŭ multipliki numeron je nombro:

  • La rezulto de adicio de numero kaj nombro estas numero, kiu distancas de la origina numero tiom, kiom indikas la nombro. Ekzemplo: la 14-a pozicio plus 3 estas la 17-a pozicio.
  • La rezulto de multipliko de numero n kaj nombro a estas numero, kies pozicio estas la a-oblo de n. Ekzemplo: la 5-oblo de pozicio 14 estas pozicio 70.

En lingvoj[redakti | redakti fonton]

En kelkaj lingvoj la konceptoj de nombro kaj numero estas malfacile distingeblaj; efektive oni ofte identigas numeron kun la aro de ĉiuj numeroj ne superantaj ĝin (ekzemple oni identigus la numeron "la 3-a" kun la numeroj 1-a, 2-a kaj 3-a, do kun la nombro 3.

En sciencoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Numero (matematiko).

En informadiko tre utilas distingi numerojn kaj nombrojn. En matematiko tiu distingo necesas pro almenaŭ du faktoj:


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]