Nuntempaj rakontoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Nuntempaj Rakontoj
Nuntempaj Rakontoj
Nuntempaj Rakontoj
Aŭtoro Georgi Stamatov
Eldonjaro 1922
Urbo Lepsiko
Eldoninto Ferdinand Hirt & Sohn
Paĝoj 80
vdr

Nuntempaj Rakontoj [1][2] estas 80-paĝa libro aperinta en 1922, kiu enhavas rakontojn de Georgi Stamatov, kiujn el la bulgara tradukis Ivan Krestanov. Ferdinand Hirt & Sohn eldonis la verkon kiel volumon 8 de la serio Internacia Mondliteraturo.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Stamatov estas ironiisto kaj pesimisto. Rapida sinsekvo de l' agoj aŭ diroj. Flua, viva stilo de l' tradukanto. 
— 1922, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 219 (laŭ Enciklopedio de Esperanto)
Citaĵo
 Stamatov estas ironiisto kaj pesimisto. En vilao apud la maro ni vidas ke virina amo, kiun ne velkus krimo de l' amato cedas tuj post seniluziiĝo pri ties riĉeco. En la "Tombejo" montras al ni amanton kiu tiel obstine volas konfesigi de la karulino ŝian fidelon, ke fine ŝi ribelas kaj forlasas lin.
"En estinteco" diras la malgajan sorton de virino, kiu perdinte sian honoron devas kompreni ke pura amo nun estos por ŝi nepre neatingebla.
Pri unu anguleto de l' animo" pruvas ke ĉiu devas gardi kaŝitaj siajn intimajn pensojn ĉar troa sincero eĉ bonajn geedzojn tute disigos. Fine en "Du talentoj" ni lernas ke se unu naskiĝas talenta verkisto, alia talenta fripono kaj male ol oni supozus estas la unua kiu envias la duan.
Laŭ tiaj elektitaj rakontoj, Stamatov estas verkisto komparebla kun la plej bonaj en la tutmondo aŭtoroj de mallongaj trafaj noveletoj.
La tradukinto havas fluan vivan stilon kaj baldaŭ oni nekonscias legi paĝojn de balkana aŭtoro en fremda lingvo. 
— 1922(1965), Historio de Esperanto II, paĝo 507

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 3953, paĝo 357
  2. Tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto kaj en Historio de Esperanto (Léon Courtinat), paĝo 507

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]