Nuptaj jubileoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nuptaj jubileoj estas la tago de nupto kaj ĉiujaraj jubileoj de geedza vivo. Depende de kulturoj tiuj jubileoj havas diversajn nomojn kaj laŭtradicie postulas certajn donacojn. La tradicio de "nuptjubileaj donacoj" estis sufiĉe larĝe subtenata de juvelistoj kaj parfumistoj, kion oni povas vidi el la listo de tiuj donacoj en diversaj popoloj.


Jaro Germana Franca Brita Usona Donacoj (Usono) Rusa
0 Nupto, blankaverda - - - - verda
1 papera kotona kotona papera horloĝa indiena
2 kotona leda papera kotona Skrib-materialoj papera
3 leda/frukta/abia/tritika tritika leda leda leda leda
4 silka/sukcena/lina cira frukta/flora silka/lina vestaĵoj cira/lina
5 ligna ligna ligna ligna manĝilaroj ligna
6 zinka/sukera parfuma sukera fera lignaĵoj ŝtala/cedra/sorpa
7 kupra/latuna lana lana/kupra lana/kupra lanaĵoj/kupraĵoj kupra
8 lada/papava/nikela/

sala/bronza/ŝtona/
papava

papava bronza/argila bronza turmalino leda/papava
9 keramika/porcelana/fajanca/

vitra/kristala

fajanca argila/salika argila porcelano fajanco
10 roza/ligna/bronza/

vitra/lada

stana ĥroma/rezina ĥroma/rezina elektronikaĵoj roza/stana/sukcena
11 ŝtala/korala korala/zinka ŝtala ŝtala elektroaparatoj ŝtala
12 nikela/silka/grunda silka silka silka grenato nikela/silka

Vidu ankaŭ