Nur-Montaro
Nur-Montaro (turke Nur Dağları aŭ Amanos Dağları) estas montaro en Turkio, debranĉiĝo de Taŭruso en sud-sudokcidentan direkton. La montaro etendiĝas apud la Mediteranea bordo ĝis Libano. La plej granda pinto altas 2 240 m, nomata Bozdağ.
La havenurbo İskenderun situas ĉe okcidenta piedo de Nur-Montaro. La okcidentaj kaj orientaj rokoj konsistas el ardeza kerno kaj mantelo el kretacea kalko. Oni minas tie ferercon.