Nurenbergo
Nurenbergo | |||
germane: Nürnberg, angle: Nuremberg, pole: Norymberga, itale: Norimberga | |||
urbo | |||
Vido al la urbo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Nürnberg | |||
Lando | Germanio | ||
---|---|---|---|
Federacia lando | Bavario | ||
Rivero | Pegnitz | ||
Situo | Nurenbergo | ||
- alteco | 309 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 26′ 0″ N 11° 5′ 0″ O / 49.43333 °N, 11.08333 °O (mapo) | ||
Areo | 186,38 km² (18 638 ha) | ||
Loĝantaro | 503 673 (31.12.2009) | ||
Denseco | 2 702,4 loĝ./km² | ||
Primatoro | Dr. Ulrich Maly [1] | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 90402–90491 | ||
Tel. antaŭkodo | (+49)0911, 09122, 09129 | ||
ISO 3166 | 09 1 62 000 | ||
Situo de la urbo enkadre de Germanio
| |||
Vikimedia Komunejo: Nürnberg | |||
Retpaĝo: www.nuernberg.de | |||
La germana urbo Nurenbergo (germane Nürnberg) estas grava ekonomia kaj kultura centro de Norda Bavario. Ĝi havas 495 mil loĝantojn. Nun ĝi estas la centro de samnoma Metropola regiono Nurenbergo.
Dum la mezepoko la urbo estis kunvenloko de la Reichstage t.e. la parlamentoj de Sankta Romia Imperio, tio plenumitis en la Nurenberga burgo.
En modernaj tempoj Nurenbergo estis iuspeca ĉefurbo de la industrio de ludiloj.
Dum naziismo ĝi estis ĉefa loko de amasaj renkontiĝoj, kaj inter la 20-a novembro 1945 kaj la 1-a oktobro 1946 tie sidis la Nurenberga proceso. Pri la nazia tempo informas speciala muzeo nomata dokumentadcentro. La urbo estis el inter la plej pitoreskaj mezepokstilaj urboj de Germanio, sed ĝi estis ege bombita dum dua mondmilito, tamen kelkaj vidindaj konstruaĵoj ĉu transvivis, ĉu estis rekonstruitaj poste.
Famuloj
Ĉefa famulo de la urbo estas Albrecht Dürer. En Nurenbergo aperis iumatene la fama kaj mistera Kaspar Hauser. En la urbo naskiĝis Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio).
Futbala Mondpokalo 2006
Inter la 9-a de junio kaj la 9-a je julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo 2006, interalie en Nurenbergo. En la tute trakonstruita stadiono, kiu dum la turniro havis 41 926 sidlokojn, okazis pluraj maĉoj.
Esperanto-movado
En decembro 1888 la ĝis tiam Volapukista Nürnberger Weltsprachenverein decidis aliĝi al Esperanto kaj tiel tiu ĉi societo estis la unua Esperantista organizaĵo, en kies kadro laboris ankaŭ Leopold Einstein. En oktobro 1889 aperis tie la unua Esperanto-gazeto La Esperantisto, eldonita de Christian Schmidt. Ankaŭ la Biblioteko de la lingvo internacia Esperanto estis presata en Nürnberg ĉe W. Tümmel. En nordorienta urboparto estas strato nomata "Esperantostraße".
La 15-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 2-a ĝis 8-a de aŭgusto 1923 en Nurenbergo. Estis 4963 enskribintoj (laŭ Edmond Privat almenaŭ 4000 partoprenantoj) el 43 landoj. Samjare okazis tie la 8-a Internacia Katolika Esperanto-Kongreso]
Inter la 27-a de decembro 1964 kaj la 3-a de januaro 1965 la 8-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Nurenbergo kaj pritraktis la temon "Ideologio kaj ŝtato - reciproka influo, realaĵo kaj mitoj".
En 2001 tie okazis la ido-konferenco.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
-
la Albrecht Dürer-domo -
defenda muro norde de la kastelo -
Nurenbergo dum vintro
Notoj kaj referencoj
|