Nursery Cryme

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nursery Cryme estas la tria studialbumo de Genesis kaj estis registrita kaj liberigita en 1971. Ĝi estas ankaŭ la unua albumo de la kvinteto formata de Peter Gabriel, Tony Banks, Mike Rutherford, Phil Collins kaj Steve Hackett; tiuj du lastaj anstataŭantaj la iamajn John Mayhew kaj Anthony Phillips, ĉe drumoj kaj gitaro respective, en 1970 kaj en 1971. Tiu formaĵo restis konsista ĝis A Trick of the Tail, kiam Phil Collins iĝis estra kantisto anstataŭ Peter Gabriel post ties eliro el la grupo en 1975.

Albumhistorio[redakti | redakti fonton]

Kvankam ĝi ne estis vendada sukceso en sia hejmlando, Nursery Cryme iĝis neatendita sukceso en Italio, kie ĝi iĝis numero 4 en la sukcesa listo[1] – helpante la eŭropan sukceson de Genesis — la albumo eventuale atingis la numeron 39an en la britia sukcesaro dum unu semajno en majo 1974, kaj la reeldono atingis la numeron 68an dum unu semajno en marto 1984.

La albumo markis ankaŭ komencon de stabila, kohera laborgrupo de Genesis.

Kantaro[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj kantoj estis verkitaj kaj komponitaj de Tony Banks, Phil Collins, Peter Gabriel, Steve Hackett kaj Mike Rutherford

  • Flanko unua
    • 1. "The Musical Box" 10:24
    • 2. "For Absent Friends" 1:44
    • 3. "The Return of the Giant Hogweed" 8:09
  • Flanko dua
    • 1. "Seven Stones" 5:08
    • 2. "Harold the Barrel" 2:59
    • 3. "Harlequin" 2:53
    • 4. "The Fountain of Salmacis" 7:54

Muzikistaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gallo, A: 'Genesis From One Fan to Another, paĝo 20. Omnibus Press, 1984