Orientaj sudorientaj insuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nusa Tenggara Timur)
Orientaj sudorientaj insuloj

indonezie Nusa Tenggara Timur

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kupang
Areo 48 718 km²
Loĝantaro 4 683 827 (stato de 2011)
ISO-kodo ID-NT
emblemo
emblemo

AkvejoHinda oceano

Supermara alteco349 m [+]
Koordinatoj10° 11′ 0″ S, 123° 35′ 0″ O (mapo)-10.183333333333123.58333333333
Areo48 718,1 km² (4 871 810 ha) [+]
Loĝantaro5 070 746 [+] (2014)
HorzonoUTC+08:00 [+]
Poŝtkodo80xxx, 81xxx, 82xxx [+]

Orientaj sudorientaj insuloj (Indonezio)
Orientaj sudorientaj insuloj (Indonezio)
DEC
Orientaj sudorientaj insuloj
Orientaj sudorientaj insuloj
Map
Orientaj sudorientaj insuloj

Vikimedia Komunejo:  East Nusa Tenggara [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Orientaj sudorientaj insuloj (iom nekutima nomo, sed ekzistas ankaŭ okcidentaj sudorientaj insuloj) (indonezie Nusa Tenggara Timur) estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 48 718 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la administra regiono sudorientaj insuloj (indonezie Nusa Tenggara) kaj geografie de la Malgrandaj Sundaj Insuloj. Laŭ stato de la jaro 2011 la insulara provinco havis 4 683 827 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 92 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el unu urbo, 20 distriktoj, 286 subdistriktoj kaj 2 775 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Kupang en okcidenta Timoro.

La teritorio konsistas el 550 insuloj, el kiuj la plej grandaj estas Floreso, Sumbo kaj Timoro (de kiu nur la okcidento estas parto de Indonezio). Pliaj insuloj estas Adonara, Alor, Komodo, Pantar, Raijua, Roti, Sawu, Semau kaj aliaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

mara rokaro en la insulo Komodo