Nutraĵa sendependeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nutraĵa suvereneco estas koncepto disvolvigita kaj prezentigita kiel unuafoje de Via Campesina okaze dela la pintkunveno pri nutro en Romo en 1996. Ĝi detiam estis adoptita de multaj alimondismaj pensistoj kaj movadoj.

Oponante al la nuntampaj kondutoj de tutmondigita agrikultura komerco, kaj al konceptoj de la MOK, nutraĵa suvereneco estas prezentita kiel rajto por ĉiu lando, aŭ landaro, je aranĝi la agrikulturajn politikojn plej taŭgaj por siaj loĝantoj kaj la landa intereso. Ĝi ankaŭ enkalkulas la energimalŝparadon kiun rezultigas la sistema planedskala komerco de nutraĵoj use produkteblaj sur la loko mem de la konsomo.

Nutraĵa suvereneco inkludas la nocion de nutra sekureco, sed iras pluen, ĉar ĝi inkludas zorgon pri la sociaj kaj ekologiaj produktokondiĉoj.

Ofte ĝi estas ankaŭ ligita kun ideo de grundtena reformo.

Nutraĵa suvereneco poras daŭrigon de ia agrikulturo loka, celanta precipe provizon je la regionauj kaj samnaciajn merkatoj. La nutraĵaj kultivoj, kaj familia agrikulturo estas favorataj. Rolo de la virinoj kuraĝigitaj.

Nutraĵa suvereneco donas preferon al la agrikulturaj teĥnikoj, kiuj gardas la memregadon kaj sendependecon de la kamparoj. tial ĝi oponas al la patentigo de la vivantaĵoj kaj GMO-oj.

Ĝi ankaŭ defenadas la rajton de ĉiu lando protekti sian landan agrikulturon pere de doganaj baroj, kaj aliaj rimedoj, kiam libera negoco riskas domaĝi ĝin per la inundo de importoj el intensa aŭ suvenciata agrikulturo el aliaj, ĉefe riĉaj, landoj.

Elstaruloj konataj por siaj tezoj pri nutraĵa suvereneco estas José Bové, Vandana Shiva,

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]