Nutrado en antikva Grekujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nutrado en antikva Grekio)
Saltu al: navigado, serĉo
Festenano kaj muzikistino, kaliko de la pentristo de Colmar, 5-a jarcento a.K., Luvro

La nutrado en antikva Grekujo karakteriziĝas per simpleco, sobreco kaj spegulas la malfacilajn kondiĉojn de la agrokulturo en antikva Grekujo. Ĝi baziĝas sur la "mediteranea triopo"[1]: tritiko, olivoleo kaj vino.

Ĉiutaga nutrado[redakti | redakti fonton]

Grekoj manĝis trifoje tage.

  • La matenmanĝo (ἀκρατισμός, akratismós) konsistis el hordepano sorbigita en pura vino (ἄκρατος, ákratos), foje kun figojolivoj.
  • La tagmanĝo (ἄριστον, ariston)[2] estis simpla manĝo ĉirkaŭ tagmezo aŭ komence de la posttagmezo.
  • La vespermanĝo (δεῖπνον, deĩpnon) estis la plej grava manĝo de la tago, kiu okazis kutime post noktiĝo.

Foje aldoniĝis manĝeto (ἑσπέρισμα, hespérisma) komence de la vespero.

Grekoj manĝis sidante, benklitoj estis uzataj nur de nobeloj aŭ dum festenoj[3]. Tabloj, altaj por kutimaj manĝoj kaj malaltaj por festenoj, estis komence ortangulaj. Dum la 4-a jarcento a.K. kutimaj tabloj iĝis rondaj, plejofte kun zoomorfaj piedoj (ekzemple en formo de leonpiedoj). La kutimo entombigi malgrandajn figuretojn el argilo reprezentantajn meblojn ebligas al ni nun havi bonan ideon pri grekaj mebloj.

Platpanoj servis foje kiel teleroj, sed bovloj el bakita argilometalo estis pli kutimaj. Telerareroj iĝis pli kaj pli subtilaj kaj troviĝis teleroj el altvalora materialo aŭ el vitro dum la romia epoko. Oni tute ne manĝis per forkoj, sed per fingroj. Tranĉiloj utilis por distranĉi viandaĵon kaj kuleroj similaj al nunaj eŭropaj kuleroj por manĝi supojn kaj kaĉojn.

Ŝajnas, ke ofte virinoj manĝis dise de viroj. Kiam la hejmo ne estis sufiĉe granda, viroj manĝis unuaj kaj virinoj nur, post kiam la viroj finmanĝis[4]. Laŭ Aristotelo[5], en riĉaj familioj sklavoj servis ĉetable, en pli malriĉaj familioj, virinoj aŭ infanoj.

Pano[redakti | redakti fonton]

Virino knedanta panpaston, ĉ. 500-475 a.K., nacia arkeologia muzeo, Ateno

Cerealoj (σῖτος, sĩtos) estis la bazo de la greka nutrado. Grekoj manĝis, ĉefe tritikon (πύρος, pýros), sed ankaŭ spelton (ζειά, zeiá) kaj hordeon (κριθαί, krithaí). Oni prilaboris tritikon de du diversaj manieroj: malsekigita kaj dispecigita ĝi utilis por prepari kaĉojn; muelita al faruno (ἀλείατα, aleíata) ĝi utilis al preparo de pano (ἄρτος, ártos) aŭ de patkukoj, kiuj foje enhavis ankaŭ fromaĝonmielon. Acida pasto estis uzata kiel fermentilo, sed ŝtonaj bakfornoj aperis nur dum la romia epoko. Laŭ Solono, atena leĝisto kaj poeto de la 6-a jarcento a.K., tritikpano estis rezervita por festtagoj. Ekde la klasika epoko, oni vendis ĝin ĉiutage ĉe panistoj, kie ĝi restis tamen sufiĉe multekosta.

Hordeo estis pli facile produktebla, sed malpli facile panigebla. Hordea pano estas tre riĉa, sed ankaŭ tre peza. Tial, hordeo estis ĉefe rostita kaj poste muelita por obteni farunon (ἄλφιτα, álphita), el kiu oni preparis la bazan grekan pladon maza (μᾶζα, mãza). En sia verko La paco, Aristofano uzas la esprimon ἔσθειν κριθὰς μόνας, litere "manĝi nur hordeon", kiu signifas "disponi nur la minimumon". Maza estis manĝita kuirita aŭ kruda, kaĉa, buleta aŭ patkuka. Fromaĝo aŭ mielo estis foje aldonitaj.

Fruktoj kaj legomoj[redakti | redakti fonton]

Kune kun cerealoj oni ofte servis superfajraĵon (ὄψον, ópson), t.e. io ajn, kion oni preparis superfajre. En la Iliado tiu esprimo signifas viandaĵon, en la Odiseado ankaŭ fiŝajon. Ekde la klasika epoko la esprimo celas ĉefe legomojn: brasikon, cepojn, lentojn, fabojn, diversajn speciojn de latiro, vicion kaj kikerojn. Oni servas ilin supekaĉe (ἔτνος, étnos) kun olivoleo, vinagro, fiŝsaŭco (γάρον, gáron) simila al la nuntempa vjetnama nuoc mam, kaj herboj. Laŭ Aristofano[6] kaĉo estas unu el la plej ŝatataj pladoj de Heraklo, prezentita kiel manĝegulo en antikvaj grekaj komedioj.

Malriĉuloj ofte manĝis glanojn (βάλανοι, bálanoi)[7]. Olivoj estis ofta aldonaĵo, krudaj aŭ konfitaj.

Enurbe freŝaj legomoj estis multekostaj kaj malofte manĝataj: malriĉaj urbanoj manĝis prefere sekajn legomojn. Lentosupo (φακῆ, phakễ) estis la tipa plado de laboristo[8]. Cepoj estis simbolo de militista vivo: Aristofano mencias en La paco la "rukton de la cepmanĝulo" (v.529), tipa eco de la soldato. Iom poste la ĥoro kantas pacon kaj la "ĝojon esti liberita de la kasko, la fromaĝo kaj la cepoj" (v.1127-1129)

Fruktojn freŝajn aŭ sekajn oni manĝis deserte. Temis ĉefe pri figoj, granatoj, juglandoj kaj aveloj. Sekigitajn figojn oni manĝis ankaŭ aperitive, trinkante vinon. Tiam oni aldonis ofte ankaŭ lupensemojn, kaŝtanojn, kikerojn aŭ rostitajn fagosemojn.

Viandaĵoj[redakti | redakti fonton]

Oferoj estis la ĉefa viandaĵfonto al la urba civitano - ĉi tie kaprino, kratero de Python, ĉ. 360-350 a.K., Luvro

Viandaĵkonsumado dependis de la riĉeco de la familio, sed ankaŭ de ties loĝloko: en la kamparo, ĉasado (ĉefe per kaptiloj por malriĉuloj) ebligis konsumon de birdoj kaj leporoj. Kamparanoj posedis ankaŭ kortbirdojn, t.e. kokojn kaj anserojn. Iom pli riĉaj homoj bredis kaprojn, porkojn kaj ŝafojn. Enurbe viandaĵoj estis multkostaj, krom porkaĵo: Aristofano raportas, ke porkido valoras tri draĥmojn[9], t.e. la salajro de tri labortagoj de konstrulaboristo.

La mikenea civilizo pratikis bredadon de bovoj por viandaĵo. Dum la 8-a jarcento a.K. Heziodo priskribis idealan kamparanan festenon:

"povintus mi havi ombron de roko, vinon de Byblos, patkukon ŝvelintan kaj lakton de kaprinoj, kiuj ne plu mamnutras, kun viandaĵo de bovinido, kiu paŝtis enarbare kaj ankoraŭ ne havis idon aŭ de ŝafidoj de unuenaskitaj."
(Laboro kaj tagoj, v. 588-593.)

Tamen, ekde la fino de la arkaika epoko, bredado malpligrandiĝis kaj viandaĵkonsumo iĝis escepta, krom por religiaj oferoj, kiuj okazigis civilajn festenojn: la parto de la dioj (graso kaj ostoj) estis bruligitaj kaj la parto de la homoj (karno) rostita kaj disdividita inter la partoprenantoj.

Spartanoj manĝis ĉefe porkaĵraguon, la faman nigran brogaĵon (μέλας ζωμός, mélas zômós). Dikaiarkos, en verko de Ateneo, rakontas pri la ingrediencoj: porkaĵo, salo, vinagro kaj sango. La pladon kompletigis figoj kaj fromaĝo. Claudius Aelianus[10], aŭtoro, kiu vivis inter la 2-a kaj 3-a jarcento asertis, ke Sparto malpermesis al siaj kuiristoj prepari aliajn manĝaĵojn ol viandaĵon.

Fiŝaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sur la grekaj insuloj kaj marbordo, freŝaj fiŝoj kaj marfruktoj (konkoj, moluskoj, sepioj kaj cefalopodoj) estis kutimaj nutrorimedoj. Ili estis konsumataj surloke, sed ĉefe vendataj interne de la lando. Sardinoj kaj anĉovoj estis tiel kutime manĝataj de atenaj civitanoj. Ili estis vendataj freŝaj, sed ĉefe salitaj. Steleo el la fino de la 3-a jarcento a.K. en la beotia urbeto Akraifia, ĉe la lago Kopais surhavas liston de fiŝoj kaj la korespondajn prezojn: la malplej multekosta fiŝo estis skaren (certe skarideo, papaga fiŝo); ruĝa tinusaĵo estis trioble pli multekosta[11]. Inter la aliaj kutimaj marfiŝoj troviĝis blankaj tinusoj, ruĝuloj, rajoj, spadfiŝojsturgoj, delikataĵoj manĝataj salitaj. La lago Kopais famiĝis pro siaj angiloj, ŝatataj en la tuta Grekujo kaj prikantataj de la heroo de la greka komedio Aĥarnioj. Inter la dolĉakvaj fiŝoj troviĝis ezokoj, karpoj au la malpli ŝatataj siluroj.

Ovoj[redakti | redakti fonton]

Grekoj bredis koturnojn kaj kokinojn, parte por ovoj. Kelkaj aŭtoroj[12] laŭdas ankaŭ fazanovojn kaj egiptajn anserovojn, sed ili supozeble estis maloftaj. Ovoj estis manĝataj malmolaj aŭ molaj dum aperitivodeserto. Por prepari pladojn oni ankaŭ uzis disigitajn ovoblankojnovoflavojn[13].

Laktaĵoj[redakti | redakti fonton]

Lakton (γάλα, gála) trinkis kamparanoj, sed oni preskaŭ ne uzis ĝin por kuirado. Butero (βοὐτυρον, boúturon) estis konata sed malofta: la grekoj konsideris ĝin eco de la trakoj, kiujn la komikpoeto Anaxandride kromnomis "butermanĝuloj"[14].

Ŝatata dolĉaĵo estis io simila al jogurto (πυριατή, puriatế)[15].

Baza nutraĵo estis fromaĝo (τυρός, túros), ĉefe el kaprinaŝafina lakto. Oni vendis ilin - freŝaj aŭ ne - en apartaj vendejoj. La freŝa kostis ĉirkaŭ du trionoj de la seka[16]. Fromaĝon oni manĝis sen io ajn aŭ kun mielo aŭ legomoj. Ĝi servis ankaŭ dum preparado de multaj pladoj, ekzemple fiŝaĵoj. Tiel la nura konservita recepto de la sicila kuiristo Mithaikos (5-a jarcento a.K.) indikas: "Cepoledo: forigu internaĵojn kaj kapon, gargaru kaj disigu la karnon; aldonu oleon kaj fromaĝon"[17].

Trinkaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rhyton atika, ĉ. 460-450 a.K., nacia arkeologia muzeo, Ateno

La plej ofta trinkaĵo estis evidente akvo. Hejmenportado de akvo estis ĉiutaga tasko de virinoj. Se putoj malhaveblis, oni tamen preferis akvon de "daŭre fluanta kaj ĵus elteriĝinta fonto, kiu ne malklaras"[18]. Akvo estis konsiderata nutra - ĝi ja kreskigas arbojn kaj plantojn - sed ankaŭ dezirinda. Pindaro juĝas "agrabla kiel mielo"[19] akvon de fontano. Grekoj priskribas akvon kiel peza, seka, acida, dolĉa aŭ maldolĉa, vineca, ktp. Rolulo de la komikpoeto Antifano[20] ĵuris, ke li rekonos inter ĉiuj la akvon de Atiko pro ĝia bongusto.

Ankaŭ kaprinlakto kaj medo estas oftaj trinkaĵoj.

Kutima trinkvazo estis skyphos, el ligno, argilometalo. Kritio, laŭ Plutarko[21] mencias spartan trinkvazon (kôthon), kiu al la soldatoj kaŝis la koloron de la akvo, kaj retenis per la rando koton, kiu eble troviĝis en ĝi. Oni uzis ankaŭ kalikon, nomitan kylix (kun larĝa piedo kaj vasko), kaj dum festenoj, canthare (profundan piedan kalikon) aŭ trinkkornon rython (ofte kun la malsupra parto en formo de homa aŭ besta kapo).

Vino[redakti | redakti fonton]

Festenano ĉerpanta el kratero danke al œnochoé por plenigi sian kylix per vino, ĉ. 490-480 a.K., Luvro

Ekzistis kaj ruĝa kaj roza kaj blanka vinoj. Kiel nuntempe troveblis la plej diversaj kvalitoj, kiel grandaj vinoj el la insuloj Thasos, Lesbos, ChiosRodiso, aŭ simplaj leĝeraj vinoj faritaj el la forĵetaĵoj ĉefe por persona uzo de la produktanto. Grekoj volonte aldonis al vino mielon, cinamontimianon. Kontraŭe al la nuntempaj grekoj ili ne produktis retsina-n, vino kun aldonita rezino de pinoj. Aelianus tamen mencias vinon miksitan kun parfumo[22]. Oni konis ankaŭ varmegan vinon[23] kaj sur Thasos, nature dolĉan vinon.

Vino estis kutime miksita al akvo, pura vino estis malkonsilita por daŭra uzo: ŝajnas, ke ĝia alkoholenhavo estis pli alta ol tiu de nuntempa vino. Natura fermentado de suko sukerriĉa pro bona sunumado povas atingi de 12° ĝis 16° (18° maksimume). En kratero oni miksis vinon kaj akvon kaj sklavoj servis ĝin al trinkontoj en kalikojn (kylix).

Pura vino estis uzata kiel kuracilo. Aelianus mencias, ke la vino de Heraia de Arkadio frenezigas virojn, sed fekundigas virinojn; inverse vino de Aĥeo helpas virinojn, kiuj deziras aborti.[24]. Ekster kuracila uzo, la greka socio kondamnis la konsumon de vino fare de virinoj. Laŭ Aelianus, leĝo en la antikva Marsejlo malpermesis ĝin al virinoj, kaj postulis, ke ili trinku nur akvon[25]. Sparto estis la nura urbo, kie virinoj kutimis trinki vinon.

Vinoj uzotaj surloke estis stokataj en haŭtsakoj, tiuj vendotaj estis verŝitaj en grandajn vazojn el kuirita argilo (πίθοι, píthoi). Oni transverŝis ilin poste en amforojn tegitajn de peĉo. Grandaj vinoj portis la markon de la produktinto kaj de la magistratoj de la urbo por garantii la devenon. Tio estis unu el la unuaj ligoj inter geografia deveno kaj objektiva kvalito de produkto; tia devenindiko iĝis pli poste la bazo de la nomoj de origino (AOC en Francio).

Kikeono[redakti | redakti fonton]

Grekoj preparis kikeonon (κυκεών, kykeốn), aĵo inter trinkaĵo kaj manĝaĵo, kies nomo devenas de κυκάω, kykáô, kiu signifas "miksi". Ĝi estis hordegriaĵo akvumigita kun aldonitaj herboj. En la Iliado (15, 638-641), tiu trinkaĵo enhavas aldone raspitan kaprinfromaĝon. En la Odiseado (10, 234), Kirke aldonas al ĝi mielon kaj magian likvaĵon. En la homera himno al Demetra (v. 208), la diino rifuzas ruĝan vinon, sed akceptas kikeonon el akvo, faruno kaj mento (Mentha pulegium).

Kikeono estis sankta trinkaĵo dum la Eleŭzisaj Misteroj, sed ankaŭ popola trinkaĵo, ĉefe kampare: Teofrasto en sia verko Karakteroj (4, 2-3) montras kamparanon, kiu trinkis tro da kikeonon kaj ĝenas siajn najbarojn en la kunveno pro sia buŝodoro.

La trinkaĵo estis ŝatata pro siaj digestigaj ecoj. Tiel en La paco, Hermeso rekomendas ĝin al la heroo, kiu manĝis tro da sekigitaj fruktoj (v. 712).

Festenoj[redakti | redakti fonton]

La greka συμπόσιον, sympósion, kiu tradukiĝas tradicie per "festeno", pli litere "kunsido de trinkantoj", estis unu el la plej ŝatataj grekaj distroj. Ĝi estis duparta, la unua parto estis dediĉata al manĝado (kutime relativaj simplaj manĝaĵoj), la dua al trinkado aŭ drinkado. Fakte oni trinkis ankaŭ vinon dum la manĝado kaj la drinkadon akompanis manĝetaĵoj (τραγήματα, tragếmata): kaŝtanoj, faboj, rostitaj tritiksemojmielkuketoj, kiuj devis sorbi la alkoholon kaj tiel daŭrigi la drinkadon.

La dua parto ekis per trinkaĵofero, kutime al Dionizo. Poste oni diskutis, ludis tabloludojn, kiel ekzemple kotaboson. La festenantoj kuŝis sur benkoj (κλίναι, klínai), sur malaltaj tabloj kuŝis manĝaĵoj kaj ludtabuloj. Dancistoj, akrobatoj kaj muzikistoj foje distris la drinkantojn. Hazarde elektita "festenreĝo" devis indiki al sklavoj, kiom da akvo enmiksi en la vinon por prepari la trinkaĵojn.

Tiaj festenoj estis malpermesitaj al virinoj, krom al dancistinoj kaj prostituitinoj. La festeno estis baza elemento de la greka socio. Organizis ĝin privatulo por amikoj aŭ familianoj, kiel nuntempe oni invitas al komuna vespermanĝado. Sed ankaŭ religiaj asociojnobelaj kluboj kunvenigadis siajn anojn al festenoj. Grandaj festenoj estis organizitaj de riĉuloj, sed ĉiuj festoj aŭ familiaj eventoj okazigis festenojn.

Festeno estis kadro de vera tiurilata literaturo: La festeno de Platono, tiu de Ksenofono, la Ĉetablaj vortoj de Plutarko aŭ la Festeno de la sofistoj de Ateneo.

Evoluo de la kuirarto[redakti | redakti fonton]

Freŝa fiŝaĵo, unu el la plej ŝatataj manĝaĵoj de grekoj, ĉ. 350-325 a.K., Luvro

Dum la arkaika kaj klasika epokoj, modereco trudita pro fizikaj kaj klimataj kondiĉoj, estis montrata kiel virto. Al grekoj plaĉis manĝi, sed tia plezuro devis resti simpla. La kamparano Heziodo, citita supre, konsideris festeno rostitan viandaĵon, lakton kaj platpanon, ĉio ĉi enombre dum bela tago. La plej bona manĝaĵo estis senpaga: "abundan manĝon sen elspezo ne perdu", rimarkas la filozofo Krizipo[26]

Kuirarta esplorado kaj gastronomio estis rigardata kiel signo de orienta moleco: persojn oni nomas dekadencaj ĉar plaĉas al ili lukso kaj bona gastronomio.[27] Grekaj verkistoj tiel priskribas la tablon de la granda aĥemenida reĝo kaj de ties kortego: Herodoto [28], Klearko de Soles[29], Strabono[30] kaj eĉ pli Ktesias[31] verkis tutsamajn priskribojn.

Kontraŭe, grekoj ŝatas substreki la simplecon de sia dieto. Plutarko[32] rakontas, ke la reĝo de Ponto scivolema pri la fama sparta "nigra brogaĵo" aĉetis lakonian kuiriston. Li gustumis la pladon, sed trovis ĝin malbongustega; la kuiristo tiam respondis "oh, reĝo, nur sinbaninte en la rivero Eurotas oni gustumu tiun brogaĵon."

Laŭ Poliaino[33] Aleksandro la Granda malkovrinte la manĝoĉambron de la reĝa persa palaco, mokis ilian emon al nutraĵoj kaj konsideris ĝin la kaŭzon de ilia malvenko. Pausanias de Sparto, malkovrinte la nutrajn kutimojn de la perso Mardonios same mokis la persojn, kiuj "havinte rimedojn por vivi [tiel], atakis [la grekojn] por forrabi [de ili] tion, per kio ili vivas tiel mizere".[34]

Sekve al tia simpleckulto kuirarto restis longtempe fako de virinoj, kaj liberaj kaj sklavaj. Malgraŭ ĉio, ekde la klasika epoko la realo ŝajnas ne vere korespondi al la bildo, kiun montris la grekoj: ekmenciiĝis fakuloj pri kuirarto. Elieno (12, 24) kaj Ateneo mencias mil kuiristojn, kiuj akompanis dum la epoko de Klisteno, Smindyrides de Sybaris dum ties vojaĝo al Ateno; eĉ se temas pri troigo por montri lian "molecon". Platono skribas pri "Tearion la kuiristo, Mitaikos, la aŭtoro de verko pri sicilia kuirarto, kaj Sarambos, vinkomercisto, tri fakuloj pri kukoj, kuirarto kaj vinoj."[35].

Iom post iom pli kaj pli da grekoj iĝis manĝemuloj. Aelianus klarigas tiel (1,28): "en Rodiso, tiu kiu aprezas fiŝaĵojn kaj ŝatas ilin, estas plej granda manĝemulo, tiel oni diras, laŭdita de la kuncivitanoj kiel nobela spirito." Dum la helena kaj romia epokoj, malgraŭ postuloj de simpleco, grekoj - almenaŭ riĉuloj - ne montris sin pli simplaj ol aliaj. La kleraj kunmanĝantoj de la festeno priskribita de Ateneo dum la 2-a kaj 3-a jarcentoj babilas ĉefe pri vino kaj gastronomio. Ili pridiskutas kaj komparas valoron de vinoj, legomoj aŭ viandaĵoj; parolas pri famaj pladoj (sepioj farĉitaj, ventraĵo de tinuso, markankroj, laktuko priverŝita de mielita vino) kaj grandaj kuiristoj - kiel Soterides, kuiristo de la reĝo Nikodemes la 1-a de Bitinio, kiu regis de -279 ĝis -250. Kiam ene de la lando la reĝo sopiris anĉovojn, la kuiristo servis al li imitaĵojn: rapojn distranĉitajn anĉovoforme, oleitajn, salitajn kaj surŝutitajn de nigraj papavosemoj.[36]

Dietoj[redakti | redakti fonton]

Vegetarismo[redakti | redakti fonton]

Triptolemo ricevanta tritikgrenojn de Demetra estas benita de Persefono, reliefo de la 5-a jarcento a.K., nacia arkeologia muzeo, Ateno

Orfeismo kaj pitagorismo, du antikvaj grekaj religiaj movadoj proponis alian vivstilon fonditan je ideo de pureco kaj do de purigo (κάθαρσις, kátharsis), t.e. abstinadon. La greka ἄσκησις, áskêsis, signifas unue ekzercon, poste apartan vivmanieron. En tiu ĉi kadro vegetarismo estas centra elemento de orfeismo kaj de iuj variantoj de pitagorismo.

Empedoklo (5-a jarcento a.K.) pravigas vegetarismon per kredo je transmigrado de animoj: kiu povas garantii, ke mortigota besto ne enhavas homan animon? La filologo E. R. Dodds[37] igas Empedoklon rimarki, ke se li estintus logika, li devintus rifuzi ankaŭ manĝon de vegetaĵoj, ĉar li kredas, ke arbusto jam bonvenigis lian animon. Al Dodds ŝajnas do pli evidenta, ke vegetarismo estis sekvo de la "antikva hororo de verŝita sango". Kiel memorigas Aristofano en La ranoj (v. 1032), Orfeo instruis ne verŝi sangon.

La instruado de Pitagoro (4-a jarcento a.K.) estas malpli facile komprenebla. Aŭtoroj de la greka komedio, kiel AlexisAristofano priskribas pitagorismanojn kiel striktajn vegetaranojn; iuj eĉ nutris sin nur per pano kaj akvo.

Tamen ankaŭ aliaj tradicioj malpermesis manĝon de iaj sanktaj bestoj, kiel la blanka koko aŭ eĉ de nur kelkaj partoj de la besto.

Sekve vegetarismo kaj purecideo restas tre ligitaj, kaj ilin akompanis ofte seksuma abstinado. En Manĝi karnon, Plutarko (1-a ĝis 2-a jarcento) denove skribas pri la barbareco de la verŝita sango kaj postulas, ke la karnomanĝuloj pravigu sian elekton. La novplatonismano Porfirio de Tiro (3-a jarcento), en Pri abstinenco, ligas vegetarismon al misterokulto de Kreto kaj nomas vegetaranojn de la pasinteco ekde la duonmita Epimenides. Laŭ li, la heroo Triptolemo, al kiu Demetra donis la tritikon por instrui agrokulturon al la homaro, estis la inicinto de vegetarismo: liaj tri ordonoj estis "honoru viajn gepatrojn", "honoru la diojn per fruktoj" kaj "indulgu la bestojn" (4,22).

Atletaj dietoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Aelianus (11,3), la unua atleto, kiu sekvis apartan dieton estis Iccos de Taranto, atleto de la 5-a jarcento a.K.. Platono[38] konfirmas, ke li sekvis tre striktan dieton, la esprimo "manĝo de Iccos" iĝis eĉ proverba.

Sekve Ateneo nomas ξηροφαγία, xêrophagía, dieton surbaze de sekaj nutraĵoj, kiun laŭ li sekvis la atletoj de la klasika epoko[39]. Diogeno Laertio konfirmas tiun informon: laŭ li, Pitagoro (aŭ la filozofo, aŭ gimnastikestro) estis la unua, kiu preskribis al atletoj, kiuj antaŭe manĝis nur sekigitajn figojn, fromaĝon kaj panon, manĝi viandaĵon. La elekton de viandaĵo oni faru laŭ similecprincipo: por salti kiel kapro, oni manĝu kapraĵon, por esti forta kiel bovo, bovaĵon, ktp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esprimo enkondukita de Sir Colin Renfrew en The Emergence of Civilisation: The Cyclades and the Aegean in The Third Millennium BC, 1972.
  2. Ĉe Homero kaj la unuaj tragediistoj, tiu ĉi termino signifas unue la unuan manĝon de la tago, kiu foje estas malpli simpla: en la kanto 24, v. 124 de la Iliado, la amikoj de Aĥilo mortigas ŝafon por prepari la mantenmanĝon.
  3. Dalby 1996, p. 13-14.
  4. Dalby 1996, p. 15.
  5. La politiko, 1323a4.
  6. Aristofano, La ranoj, p.62-63
  7. Dalby [1996], p. 89.
  8. Dalby [1996], p. 90.
  9. La paco, v. 374.
  10. Veraj rakontoj, XIV, 7.
  11. Dalby [1996], p. 67.
  12. Épitomé de Ateneo, 58b
  13. Dalby [1996], p. 65.
  14. Athénée de Naucratis, 151b.
  15. Galeno, Pri ecoj de nutraĵoj, 3, 15.
  16. Dalby [1996], p. 66.
  17. Athénée, 325
  18. Laboro kaj tagoj, v. 595.
  19. Pindaro, fr. 198 B4.
  20. Antifano, fr. 179 Kock.
  21. Lycurgue, IX, 7-8.
  22. Historio varia, 12, 31.
  23. Ateneo, 1, 31d.
  24. Aelianus, Historio varia, 13, 6.
  25. Historio varia 2, 38.
  26. Atheneo, 1, 8c. (france: « bombance sans écot n'est pas à laisser perdre »)
  27. Pri la gastronomie persa el vidpunkto de grekoj, vidu P. Briant, Histoire de l'Empire perse de Cyrus à Alexandre, Fayard, 1996, p. 297-306.
  28. Herodoto, 1, 133
  29. Ateneo, 12, 539b.
  30. Strabono, Geografio, 15, 3, 22.
  31. Ateneo, 2, 67a.
  32. Vivo de Lycurgue, 12, 13.
  33. Stratagemoj, 4, 3, 32.
  34. Poliaino, Stratagemoj, 9, 82.
  35. Platono, Gorgias, 518b.
  36. La Suido, tiama bizanca enciklopedio erare rilatas tiun agon al la fama romia manĝemulo Marcus Gavius Apicius (1-a jarcento a.K.).
  37. E. R. Dodds, « Les Chamans grecs » (grekaj ŝamanoj), Les Grecs et l'irrationnel, Flammarion, coll. « Champs », 1977 (1-a eldono 1959), p. 158-159.
  38. Platono, La leĝoj, 8, 839e-840a.
  39. Atheneo, 11, 205.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marie-Claire Amouretti, Le Pain et l'huile dans la Grèce antique. De l'araire au moulin, Belles Lettres, Paris, 1989.
  • Andrew Dalby, Siren Feasts: A History of Food and Gastronomy in Greece, Routledge, 1996 ISBN 0-415-15657-2.
  • Armand Delatte, Le Cycéon, breuvage rituel des mystères d'Éleusis, Belles Lettres, Paris, 1955.
  • Marcel Détienne et Jean-Louis Vernant, La Cuisine du sacrifice en pays grec, Gallimard, coll. « Bibliothèque des histoires », Paris, 1979.
  • Robert Flacelière, La Vie quotidienne en Grèce au temps de Périclès, Hachette, 1988 (1-a eldono 1959) ISBN 2-01-005966-2.
  • Léopold Migeotte, L'Économie des cités grecques, Ellipses, coll. « Antiquité : une histoire », 2002 ISBN 2-7298-0849-3, p. 62-63.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.