Mamnutristino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich Zille: La nutristino, 1904

Nutristinomamnutristino estas virino, kiu profesie mamnutras aŭ prizorgas infanon.

Historio

Heinrich Zille: Damoj de la Spree-arbaro

Mamnutrado de infanoj per pagitaj nutristinoj jam ekzistis en la antikveco. Jam la babilona leĝaro de Hamurabi (ĉ. 2300 a.K.) enhavis propran paragrafon pri nutristinoj[1], la malnova Testamento raportas pri la morto de Debora, la nutristino de Rebeka, kiel grava individuo.[2] En la romia mitologio la nutristino de la fondontoj de Romo, Romulo kaj Remo, estis lupino.

Ankoraŭ ĉirkaŭ 1880 videblis en Berlino nutristinoj el Niederlausitz en tradiciaj sorabaj vestaĵoj. Mamnutrado per nutristinoj malpligrandiĝis draste en Eŭropo ekde la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, kiam iom post iom disponeblis artefarita lakto[3]

En Bern oni emeritigis la lastajn profesiajn nutristinojn en la 1950-aj jaroj.

Nuntempe

Pro la sciencaj pruvoj pri avantaĝoj de patrina lakto denove ekzistas pli kaj pli da profesiaj nutristinoj, ĉefe en Usono, Kanado kaj Britio.[4] Agentejoj proponas tiun servon al virinoj, kiuj ne povas (pro laboro aŭ sano) aŭ ne volas mem mamnutri siajn bebojn je kosto de pli ol 1000 dolaroj semajne.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Bilderlexikon der Erotik, Band I., Stichwort Amme. Hg. Institut für Sexualforschung in Wien 1931
  2. Gen 35,8. La hebrea vorto מֵינֶ֣קֶ signifas komence simple la mamnutrantinon. Aliaj fontoj: Gen 24,59; Ex 2,7 (la suĉinfano Mose); 2. Kön 11,2; 2. Chr 22,11; Jes 49,23.
  3. Stichwort Amme, in: Bilderlexikon der Erotik, Bd. I, hgg. vom Institut für Sexualforschung, Wien 1931
  4. Laŭ la franca gazeto Parents (gepatroj), aprilo 2008