Nyírbátor
El Vikipedio
Se la artikolo havas pli ol unu mankon, bonvolu uzi la ŝablonon {{Rq}}. Krome aŭtomate aldoniĝas la kategorio Kategorio:Artikoloj sen ŝablono.
Nyírbátor [Njirbator] estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono Nyírbátor, kies centro estas.
- Areo: 67 km²
- Loĝantaro: 13190
- Poŝtkodo: 4300
- Telefonprefikso: 42
Nyírbátor situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Debrecen-Mátészalka.
Historio [redakti]
Nyírbátor estis menciita unuafoje en 1279, Karolo la 1-a (Hungario) donis al ĝi rangon de kampurbo en 1330. Ĝin posedis ekde 1347 dinastio Báthory.
La familio Báthori konstruigis la sekvajn publikajn konstruaĵojn:
- gotika Kalvinana preĝejo (Nyírbátor) de 1511
- apude staras ligna sonorilostablo el la 17-a jarcento, 35 m-ojn alta
- romkatolika, gotika minorita preĝejo (fino de la 15-a jc.)
- baroka monaĥejo (ĉ. 1720), en kiu funkcias nun la kolektaĵo de Muzeo István Báthori.
La evoluo de la komunumo rompis fine de la 19-a jc., (ĝi estis distriktejo de Szabolcs), perdis la urban rangon en 1872 kaj reakiris nur en 1973.
Ĝi estas agrikultura urbo, kun pomarba kaj tabakplanta kultivado, produktado de planta oleo. Oni aranĝas ekde 1966 muzikajn tagojn ĉiujare.