Nyírtelek
El Vikipedio
Nyírtelek (njIrtelek) estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono Nyíregyháza. La nomo signifas betulo-parcelo.
- Areo: 68 km²
- Loĝantaro: 7110
- Poŝtkodo: 4461
- Telefonprefikso: 42
La komunumo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Debrecen-Miskolc.
La komunumo estis loĝata dum la kuprepoko, bronzepoko, kaj ferepoko. En la 14-a jarcento nomiĝis Királytelek, kiu signifas reĝa parcelo. En 1592 ĝi senhomiĝis, longe nur farmoj troviĝis en la kampoj. En la 19-a j.c. ĝi estis farmocentro. Kastelo de Dessefwy (deĵefi) en 1820, katolika kapelo en 1874 konstruiĝis. Formiĝis vilaĝo el farmoj en 1952. Ĝi ricevis la rangojn grandvilaĝo en 1971, urbo en 2005.
