Nyctyornis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nyctyornis
Blubarba abelmanĝulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Meropedoj Meropidae
Nyctyornis
Jardine & Selby, 1830
specioj

Nyctyornis amictus
Nyctyornis athertoni

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg


Nyctyornis estas genro de abelmanĝuloj, preskaŭpaserinaj birdoj de la familio Meropedoj. Estas nur du membroj de tiu grupo, kiuj loĝas en tropika suda kaj sudorienta Azio.

Kune kun la Purpurbarba abelmanĝulo, Meropogon forsteni, ili formas la subfamilio Nyctyornithinae de barbaj abelmanĝuloj, kiu estis levita de Charles Sibley en jusaj versioj de sia komputera mondolisto al nivelo de familio kiel Niktiornitedoj. Ĉiuj aliaj abelmanĝuloj apartenas al la subfamilio Meropinae kaj genro Merops.

Kiel la aliaj abelmanĝuloj, la specioj de la genro Nyctyornis estas kolorplenaj birdoj kun longaj vostoj, longaj subenkurbitaj bekoj kaj pintaj flugiloj. Ili estas grandaj abelmanĝuloj (Bluabarba estas la plej granda inter abelmanĝuloj), ĉefe verdecaj, kun specifa vizaĝa koloro kiu indikas la specifan nomon. Tiu koloro etendiĝas iome suben el la gorĝo por formi la nomitan “barbon”, kio siavice nomigas la tri speciojn de la subfamilio.

Kiel aliaj abelmanĝuloj, ili manĝas ĉefe insektojn, ĉefe abelojn, vespojn kaj krabrojn, kiuj estas prenataj dumfluge, sed ili havas tre diferencan strategion. Ili ĉasas solaj aŭ en paroj, pli ol en aroj, kaj sidas senmove longe antaŭ persekuti sian predon. La Blubarba abelmanĝulo ankaŭ grimpas inter foliaro serĉante insektojn, kaj foje abeloj estas allogataj de la brilblua barbo de la ripoza birdo, missupozante floron.

La grando kaj pli rondoformaj flugiloj donas al la specioj Nyctyornis pli pezan flugilfrapon malpli gracia ol tiu de la genro "Merops.

Kiel aliaj abelmanĝuloj, ili nestumas en tuneloj elfositaj en sablaj bordoj, sed ne formas koloniojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • C H Fry & Kathie Fry; illustrated by Alan Harris. (2000). Kingfishers, Bee-eaters and Rollers. Princeton University Press. ISBN 0-691-04879-7.