Nyers

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nyers (elp. "njerŝ", signifas "kruda") estis rokgrupo en Hungario dum la 1990aj jaroj kaj la komenco de la 2000aj jaroj. Ĝi estis fondita de 14-jaraj junuloj Czutor Zoltán (gitaro), Volent Zsolt (tamburo) kaj Miklós Tibor (basgitaro) en la komenco de la 1980aj jaroj en Szeged.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ili faris sian unuan amatoran albumon en 1993, titolitan Dundi pocak (Dika ventro). En 1994 la grupo kompletigita kun Kovács Ferenc gitaristo faris la kanton Horrornéger (Horornegro) al la kompilo "Demonstráció" de fakrevuo Metal Hummer Hungary.

En 1995 estis eldonita ilia unua albumo Elmúltak a buta zenék (La stultaj muzikoj forpasis), kiu gajnis eĉ fakan premion. Tiam la grupo jam plurfoje ludis en signifaj muzikaj festivaloj en Francio kaj Aŭstrio, kaj post la eldono de la KD ili komencis koncerti tre aktive, en Hungario farinte 80 koncertojn ĉiujare.

En 1996 Mátraházi Andor fariĝis la nova gitaristo anstataŭ Kovács Ferenc. Post tiam la dua albumo Béna (Paralizita) eldoniĝis, kiu gajnis la trian klasigon malantaŭ R.E.M. kaj Metallica en la hungara voĉdonado "La albumo de la jaro". La anglalingvaj kantoj de Nyers atingis eĉ plurajn eksterlandajn (i.a. nord-amerikajn) admirantojn.

En 1998 ili eldonis etdiskon Világslágerek (Furorkantoj), poste estis membroŝanĝo denove: Hegyi Pál aliĝis kiel akompana gitaristo. En 1999 ili eldonis la trian albumon Mi, rendes emberek (Ni, bonorduloj), poste la grupo ludis en la plej signifaj hungaraj universitatoj, kluboj, festivaloj.

En 2000 Mátraházi Andor denove aliĝis al la grupo, poste ili eldonis la kvaran albumon Szeretet, béke van (Estas amo, paco). El tio ĉi la kanto Pizzás (Pickuriero) estis enmetita en la samtitolan filmon, poste la grupo faris enmetaĵkantojn al pluraj premiigitaj filmoj. La tiam lanĉita radio EST FM elsendis sukcesan sinkronan akustikan programon de Nyers, al tio dankinde la KD Hátra arc (dugatlan) (Malantaŭen! (neenŝovita)) eldoniĝis.

En 2003 ili eldonis novan albumon Afrobetyár (Afro-vojrabisto), kiun sekvis remiksalbumo. En 2005 Nyers finis la registradon de nova albumo, sed post lasta turneo, eldonado de retrorigardanta koncertalbumo kaj DVD-kompilo la grupo ĉesis aktivi "pro nesolveblaj diferencoj inter la imagoj de la membroj".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]