Nynke Laverman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nynke Laverman
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1980 (1980-04-14) (44-jaraĝa)
en Weidum
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo aktorokantisto
TTT
Retejo https://nynkelaverman.nl/
vdr

Nynke Laverman (naskiĝis la  14-an de aprilo 1980(nun 1980-04-14) (44‑jara) en Weidum) estas frisa faduo-kantistino kaj aktorino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nynke naskiĝis en la frisa vilaĝo Weidum (Nederlando). Ŝi iris en Leeuwarden al la mezlernejo VWO kaj poste en Amsterdamo al la Akademio por Kabaretarto. Ŝi finis la studon en 2002. Ŝi staĝis ĉe la frisa (teatra) ensemblo Tryater. Tie ŝi ankaŭ eklaboris post sia studado.

En 2003 ŝi faris kune kun tri aliaj teatristoj la programon Angela Vicario je la Oerol Festivalo.

La 5-an de junio 2004 ŝi prezentis sian kompaktdiskon Sielesâlt kun faduo-muziko, i.a. kun tekstoj de J. Slauerhoff.

La 30-an de aprilo 2005 (Reĝinotago) ŝi aperis dum spektaklo por Reĝino Beatrix sur la Malieveld en Hago.

La 15-an de majo 2006, dum la prezentado de ŝia dua disko De Maisfrou, ŝi ricevis la Piter Jelles premion.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • Sielesâlt (5-6-2004)
  • De Maisfrou (15-5-2006)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]