Nyota Uhura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nichelle Nichols kiel Nyota Penda Uhura en epizodo de 1967 el la televida serio Star Trek

Leŭtenanto komunika oficiro Nyota Penda Uhura estas virina rolo el la fikcia universo de la sciencfikciaj filmoj Star Trek. En la origina televida serio de la 1960-aj jaroj ŝi estis la sola virino kaj la sola nigrahaŭta rolulo en la kerna teamo de la stelŝipo Enterprise (NCC-1701 kaj NCC-1701-A), estis diplomito pri kosmolingvistiko kaj respondecis pri komunikado kun ekster-teraj vivoformoj, kaj pri deĉifro de aŭdaj mesaĝoj de ekster-teranoj, kiun la aparatoj de la stelŝipo registris en la kosmo. Ŝian rolon en la serio de la 1960-aj jaroj ludas la aktorino Nichelle Nichols. La vojon de Nyota Penda Uhura al konstanta membreco en la teamo de la stelŝipo priskribas la kineja filmo Star Trek de 2009, kie la rolon de la juna Uhura transprenas la aktorino Zoë Saldaña.

Nomo

La vortoj „Uhura“, „Penda“ kaj „Nyota“ venas el al svahila lingvo: uhuru havas la signifon „libero“, penda „ŝati“ kaj nyota „stelo“.

Ĉiuj personaj nomoj de Uhura estas pridisputataj, kaj same la demando, ĉu ŝi entute havas personan nomon. En neniu epizodo de la origina televida serio de la 1960-aj jaroj persona nomo estas prononcata. La nomoj Nyota, Penda kaj aldone ankaŭ Samara estis nur diskutitaj inter la fervoraj subtenantoj inter la seriaj spektantoj. La aktorino Nichelle Nichols mem diris, ke ŝi mem preferus la variaĵon „Nyota Penda Uhura“. En la kineja filmo Star Trek de 2009, la stelŝipara kadeto James T. Kirk mem mencias, ke ŝajne ne konatas persona nomo de la kolegino Uhura, sed la kolega kadeto Spock mem alparolas ŝin per la persona nomo "Nyota" – unuafoja oficiala uzo de persona nomo de ŝi en filmo de la serio.

Rola modelo

Dum la jaro 1966 estis aŭdaca ideo, en televida serio prezenti kosmoŝipon el estonta epoko, kiam ekzistos nur unu tera registaro kaj ankaŭ ĝi nur estus parto de fikcia Unuiĝinta Federacio de Planedoj, kaj montri ke inter la stelŝipaj teamanoj kunlaboras usonanoj kaj sovetunianoj, eŭropanoj, azianoj kaj afrikanoj. En la kerna teamo de la ŝipo, la afroamerikanino Nichelle Nichols estis la sola nigrahaŭta aktorino. La televidaj stacioj de la sudaj ŝtatoj de Usono pro tio komence minacis ne elsendi la serion.

Nichelle Nichols en 1966 volis fini aktori en la serio Star Trek, sed Martin Luther King konvinkis ŝin tamen daŭrigi: Li estis konvinkita, ke ŝia rolo en la internacia, interetna teamo de scienc-fikcia serio en utopia estonto gravus por la memfido de la nigrahaŭtaj usonanoj.

Whoopi Goldberg, kiu pli poste aktoris la nigrahaŭtan teamaninon Guinan en la serio Star Trek: la sekva generacio, nomis la rolon de leŭtenantino Uhura rola modelo por ŝi mem, kaj memoras, ke en infanaĝo ŝi post unuafoja vido de Uhura sur la televida ekrano mire vokis al la aliaj familianoj "Mi ĵus vidis nigrahaŭtan virinon en la televido, kaj ŝi ne estas servantino!". La usona kosma agentejo NASA poste dungis la aktorinon Nichelle Nichols en kampanjo por kuraĝigi etne afrikdevenajn usonanojn je membriĝo en la agentejo, kaj d-rino Mae Jemison, la unua afrikusona virino, kiu elektiĝis kosmonaŭto en la kosmopramo Space Shuttle, citis ke la televida serio Star Trek estis forta influo por ŝi kosmonaŭtiĝi.[1]

Referencoj

  1. eseo pri la socia rolo de la serio "Star Trek" (angle)

Eksteraj ligiloj

greke artikolo pri Uhura en la Star-Trek-vikio Memory Alpha en Esperanto greke biografio de Uhura en la retejo "startrek.com" (angle)