Nyquist (programlingvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nyquist
audio programming language
Aŭtoro(j): Roger Dannenberg
Kreita sub la influo de: XLISP
vdr

Nyquist estas programlingvo por sonaj sintezo kaj analizo bazita sur la  programlingvo Lisp. Ĝi estas etendaĵo de XLISP, kio estas dialekto de Lisp.

Kun Nyquist, programisto kreas  muzikajn instrumentojn per kombinado de funkcioj kaj povas voki ĉi tiujn instrumentojn kaj produkti sonon per nura entajpo de simpla esprimo. Programisto povas kombini simplajn esprimojn en kompleksajn por krei tutan kompozicion kaj ankaŭ povas produkti diversajn aliajn specojn de muzikaj kaj ne-muzikaj sonoj.

Interpretilo de Nyquist povas legi kaj skribi sonajn dosierojn, MIDI-ajn dosierojn kaj teksto-bazitajn muzikajn partiturajn dosieroj Adagio. En multaj platformoj ĝi povas produkti rektan sonan eliron en reala tempo.

La programlingvo Nyquist ankaŭ povas esti uzita por programi kromprogramajn efikoj por la cifereca sonredaktilo Audacity.

Unu rimarkinda diferenco inter Nyquist kaj pli tradicia lingvoj MUSIC-N estas, ke Nyquist ne apartigas sintezajn funkciojn de "partituraj" funkciojn. Ekzemple Csound estas efektive du lingvoj, unu por kreado de "orkestraĵoj" kaj la alia por verkado de "partituroj". En Nyquist estas ĉi tiuj du domajnoj kombinitaj.

Nyquist funkcias sub Linukso kaj aliaj Uniksaj medioj, Mac OS kaj Microsoft Windows.

La programlingvo Nyquist kaj ĝia interpretilo estis evoluitaj de Roger Dannenberg ĉe Universitato Carnegie Mellon, kun subteno de Yamaha Corporation kaj IBM.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • (1997) “Machine Tongues XIX: Nyquist, a Language for Composition and Sound Synthesis”, Computer Music Journal 21 (3), p. 50. doi:10.2307/3681013. 


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nyquist (programming language) en la angla Vikipedio.