Oleg Ĉajka

El Vikipedio
(Alidirektita el Oĉjo Dadaev)
Saltu al: navigado, serĉo
Oleg Ĉajka
Oĉjo
konata rusia esperantisto, aktivulo de SEJM-2, REJM, TEJO, EK MASI
Dato de naskiĝo 1973
Loko de naskiĝo Bakuo, Soveta Unio
v  d  r
Information icon.svg

Oleg Ĉajka (ruse Олег Чайка, naskiĝis kiel Oleg Dadajev ruse Олег Дадаев), vaste konata ankaŭ kiel Oĉjo - estas rusia esperantisto: poeto, kantisto, tradukisto, instruisto. Naskiĝis en 1973. En 2003 pro edziĝo prenis la familian nomon Ĉajka. Duonarmeno-duonpolo, naskiĝis en rusparolanta familio en Bakuo (Azerbajĝano). En 1990 li rifuĝis kun la familio al Ukrainio kaj de 1995 loĝas en Moskvo. Lernis Esperanton aŭtodidakte en 1987.

En 1989 li komencis verki kaj traduki poemojn kaj kantojn. Proprajn, sed ne nur proprajn, kantojn li mem plenumas. Kelkaj liaj poeziaj tekstoj ekzistas paralele en Esperanto kaj la rusa. Estis laŭreato de kelkaj artaj festivaloj EoLA. En 2001-2003 kiel unu el kantistoj partoprenis en kanta projekto Oraj kantoj.

Instruis Esperanton, partoprenis en organizado de multaj esperantistaj renkontiĝoj, i.a. de ambaŭ rusiaj IJK-j kaj preskaŭ ĉiuj StRIGo-j. Aktivis en SEJM (estrarano), REJM (komitatano) kaj TEJO (komitatano B). Estas aktivulo de moskva junulara klubo EK MASI.

Dum kelkaj jaroj eldonis dusemajnan eldonaĵon Artefakto kaj relanĉitan de li literaturan revueton Cerbe kaj Kore (proponinte al Valentin Melnikov esti ties redaktoro), al kiu de tempo al tempo kontribuis.

Estas patro de tri filoj, kiuj denaske parolas en Esperanto.

De 2006 estras en Moskvo organizitan de li kurieran firmaon kun esperanta nomo "Kontakto".

Libroj de (aŭ kun) Oĉjo Dadaev [redakti]

Kantoj kaj albumoj [redakti]

  • Kantoj de OkSEJT-39 - partoprenis per kantoj kaj kantado
Nuvola apps ksig.png Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Literaturo