O. W. Fischer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
O. W. Fischer
Persona informo
Naskonomo Otto Wilhelm Fischer
Aliaj nomoj O. W. Fischer
Naskiĝo 1-an de aprilo 1915 (1915-04-01)
en Klosterneuburg
Morto 29-an de januaro 2004 (2004-01-29) (88-jaraĝa)
en Lugano
Mortokialo rena malfunkcio
Tombo Tiĉino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo filmreĝisoro • teatra aktoro • filmaktoro • aktoro
vdr
Fischer, la unua persono de maldekstre, kun filmteamo en 1951

Otto Wilhelm FISCHER (naskiĝinta en la 1-a de aprilo 1915 en Klosterneuburg, mortinta en la 29-a de januaro 2004 en Lugano) estis aŭstra aktoro. Fischer estis elstarulo de la germanlingva kinejo komencinte sian karieron en la scenfirmao de Max Reinhardt.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fischer frekventis la Langstögergassen-bazlernejon kaj la gimnazion en sia naskiĝurbo. Post la abiturienta ekzameno (1933) li studis dum puraj semestroj la lingvojn anglan kaj germanan kaj arthistorion ĉe la Universitato de Vieno. En 1936 li iris al la seminarion de Max Reinhardt por trejniĝi kiel aktoro. Tra la teatrejoj Theater in der Josefstadt, Münchner Kammerspiele kaj Volkstheater (Vieno), sub la estrado de Walter Bruno Iltz li finfine apartenis al la aktoraro de Burgteatrejo (1945-52).

Ludinte ekde 1936 en filmoj (i.a. la rolon de antisemito en la verko Wien 1910) Fischer gajnis eĉ lokon en la listo de difavoratoj en 1944. La unua granda rolo post la Dua mondmilito estis la ĉefrolo en la filmo Erzherzog Johanns große Liebe de 1950. En pluraj filmoj li ludis amanton flanke de Maria SchellRuth Leuwerik.

Dum li ĝuis grandan karieron, male al samlandanoj Oskar Werner, Curd Jürgens, Maria Schell kaj Romy Schneider, li neniam faris ĝin internacie.

Pli malbone, lia amerika paŭzo estis finita antaŭ ol ĝi komenciĝis: Fischer estis destinita al stelulo kun June Allyson en refilmigo de My Man Godfrey en 1956, sed estis anstataŭigita per David Niven kiam li laŭdire perdis sian memoron dum filmado. Alia versio estas ke li simple ne povis adaptiĝi al fremda studiosistemo.

Fischer estis reĝisoro kaj ĉefrolis kun Anouk Aimée en filmo la filmo Ich suche dich (1956) surbaze de la teatraĵo Jupiter Laughs de A. J. Cronin.

En 1955, li estis reĝisoro kaj ĉefrolulo en Hanussen, filmo detaliganta la vivon de Erik Jan Hanussen, la profeto de Adolf Hitler. Kvankam la filmo estas konsiderita tre romanecigita, ĝi helpis historiistojn kaj kinejistojn en malkovrado de antaŭe nekonataj faktoj.

Li ankaŭ ĉefrolis en la titolrolo en la klasika germana filmo, Ludwig II pri la reĝo Ludoviko la 2-a (Bavario) .

Kelkaj detaloj[redakti | redakti fonton]

  • En 1942 li edzinigis la praganinon anna Usell. De 1949-52 li havis rilaton kun la aktorino Gustl Gerhard.
  • En la 1960-aj jaroj li transloĝiĝis en Svislandon.
  • En la fruaj 1970-aj jaroj, li retiriĝis por koncentriĝi pri lingvistiko kaj filozofio, pri kiuj li prelegis kaj publikigis kelkajn librojn, ĉefe pri lia tuthipnoza teorio.
  • Jam dum la filmokariero furoris lia ofta distanca ludado kaj monologoza lingvo.
  • Liaj postlasitaĵoj troviĝas en la Aŭstra Teatromuzeo.

Gravaj teatroroloj[redakti | redakti fonton]

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • 1936: Burgtheater
  • 1939: Anton, der Letzte
  • 1940: Meine Tochter lebt in Wien
  • 1941: Der Meineidbauer
  • 1942: Wien 1910
  • 1942: Sommerliebe
  • 1943: Die beiden Schwestern
  • 1943: Sieben Briefe
  • 1943: Glück unterwegs
  • 1944: Spiel
  • 1944: Leuchtende Schatten (unvollendet)
  • 1947: Triumph der Liebe
  • 1947: Das unsterbliche Antlitz
  • 1949: Liebling der Welt
  • 1950: Erzherzog Johanns große Liebe
  • 1950: Verträumte Tage
  • 1951: Heidelberger Romanze
  • 1951: Das letzte Rezept
  • 1952: Bis wir uns wiederseh’n
  • 1952: Cuba Cabana
  • 1952: Der träumende Mund
  • 1952: Tausend rote Rosen blühn
  • 1953: Ein Herz spielt falsch
  • 1953: Solange Du da bist
  • 1953: Tagebuch einer Verliebten
  • 1954: Bildnis einer Unbekannten
  • 1954: Ludwig II. – Glanz und Elend eines Königs
  • 1955: Hanussen (ankaŭ reĝisorado
  • 1955: Ich suche Dich (ankaŭ reĝisorado)
  • 1956: Mein Vater, der Schauspieler
  • 1957: Herrscher ohne Krone
  • 1957: El Hakim
  • 1957: Skandal in Ischl
  • 1958: …und nichts als die Wahrheit
  • 1958: Peter Voss, der Millionendieb
  • 1958: Don Vesuvio und das Haus der Strolche (Il bacio del sole)
  • 1958: Helden
  • 1959: Abschied von den Wolken
  • 1959: Menschen im Hotel
  • 1959: Peter Voss – der Held des Tages
  • 1959: Und das am Montagmorgen
  • 1960: Mit Himbeergeist geht alles besser
  • 1960: Scheidungsgrund: Liebe
  • 1961: Es muß nicht immer Kaviar sein
  • 1961: Diesmal muß es Kaviar sein
  • 1961: Das Riesenrad
  • 1962: Axel Munthe – Der Arzt von San Michele
  • 1963: Frühstück im Doppelbett
  • 1963: Das Geheimnis der schwarzen Witwe
  • 1964: Onkel Toms Hütte
  • 1965: Der Marquis - der Mann, der sich verkaufen wollte (El marques)
  • 1966: Geh ins Bett, nicht in den Krieg (Non faccio la guerra, faccio l‘amore)
  • 1969: Liebesvögel (Lovebirds)
  • 1970: Das weite Land
  • 1970: Die Fliege und der Frosch
  • 1986: Auferstehung in Lugano
  • 1987: Herbst in Lugano
Portretoj kaj intervjuoj
  • Ich möchte noch erwachsen werden (1990; BR)
  • Liebe, Tod und Teufel (1997; ORF)
  • Wortwechsel (1998; SWF)
  • O. W. Fischer im Gespräch mit Jürgen Fliege (2002; BR)
  • Spiegel der Gedanken (2004; ORF)

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1950, 1951: Donauweibchen
  • 1953–1956: Bambi
  • 1955: Filmband in Silber (Bester Hauptdarsteller) für Ludwig II.
  • 1956: Festival Internacional de Cine de Donostia-San Sebastián: Silberne Muschel (reĝisorado, aktorado) pro Ich suche Dich
  • 1956: Preis der spanischen Filmjournalisten (plej bona scenaro) pro Ich suche Dich
  • 1958–1961: Bambi
  • 1958–1963: Bravo-Otto
  • 1959: Filmband in Gold für Helden
  • 1960: Österreichisches Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst I. Klasse
  • 1961: Europa-Preis für Das Riesenrad
  • 1961: Ehrenmitgliedschaft der Vereinigung der spanischen Filmjournalisten
  • 1970: Ernennung zum Professor
  • 1977: Filmband in Gold für langjähriges und hervorragendes Wirken im deutschen Film
  • 1987: Cordon Bleu Du Saint Esprit
  • 1987, 1990: Bambi
  • 1996: Großes Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich
  • 1996: Romy (Auszeichnung)|Ehren-Romy für das Lebenswerk
  • Großes Verdienstkreuz der Bundesrepublik Deutschland

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Herbert Holba: O. W. Fischer, Phänomen einer schauspielerischen Persönlichkeit. Wien 1964.
  • F.F.G.:…was mich ankommt, als Gesicht, Traum und Empfindung. Das denkwürdigste Interview von O. W. Fischer. Strom, Zürich 1977, ISBN 3-85921-038-6.
  • O. W. Fischer: Engelsknabe war ich keiner. Erinnerung an eine Jugend. Langen Müller, München 1986, ISBN 3-7844-2109-1.
  • Dorin Popa: O. W. Fischer. Seine Filme – sein Leben. Heyne, München 1989, ISBN 3-453-00124-9.
  • O. W. Fischer: Auferstehung in Hollywood. Texte. Österreichische Staatsdruckerei, ISBN 3-7046-0037-7.
  • O. W. Fischer: Ferner Klang. Texte. Hess, Ulm 1999, ISBN 3-87336-000-4.
  • O. W. Fischer: Meine Geheimnisse. Erinnerungen und Gedanken. Langen Müller, München 2000, ISBN 3-7844-2770-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]