OMEGA (horloĝo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
OMEGA
negoco vd
Dum 1848 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio laŭ svisa juro
Sidejo Bielo
Lando Svislando
Agokampo portebla horloĝo
Posedata de The Swatch Group vd
Posedataj kompanioj Omega watch factory with administration building vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Omega SA estas luksa horloĝproduktanto bazita en Svislando. La firmao, kiu specialiĝas pri brakhorloĝoj, estas unu el la plej agnoskitaj kaj famaj luksaj horloĝproduktantoj en la mondo. Alteriĝante sur la lunon, la astronaŭtoj portis Omega horloĝojn. Krome, ĉi tiu estas la horloĝo de James Bond en liaj filmoj ekde la filmo "Golden-Eye" de 1995. Omega respondecas pri mezuri la tempojn en la lastaj jaroj en la plej multaj el la Olimpikoj. Omega estas parto de la Swatch Corporation, kiu inkluzivas horloĝproduktantojn Swatch, Tissot, Certina, Rado kaj multajn aliajn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio la svislanda horloĝo-produktanto Omega komenciĝis en la jaro 1848. Tiujare malfermas Louis Brandt en La-Chaux-de-Fonds uzinon por la produkto de horloĝoj. La tie pretigitaj horloĝoj portas la markonomon "Louis Brandt". Post morto de la fondinto, liaj filoj translokigas la produktadon al Biel, loko en svislanda kantono Bern. La filoj komencis tie la industrian produktadon de horloĝoj el eroj. La firmao "Louis Brandt & Frères" laborigas en 1898 jam pli ol 500 laboristojn, kiuj produktas 100.000 horloĝojn.

La nomo Omega[redakti | redakti fonton]

En la jaro de 1894 aperas unuafoje la nomo Omega, per kiu ono nomumas unu – en la sama jaro prezentitan - poŝhorloĝon. La nomumo Omega devas aludi al la elstara kvalito de tiu horloĝo, ĉar Ω estas la lasta litero de la greka aboco kaj signifas ankaŭ metafore „plenfinon“. Tiu ĉi poŝhorloĝo ankaŭ nun signifas specifan kvaliton kaj havas meriton en fakrondoj.

pluaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Omega kreskigis en la sekvaj jaroj enorme la produktan kapaciton per optimumigo de la industriaj produktaj procesoj, sen malbonigi la kvaliton. La prezo-povuma rilato iĝis tiel pli favora, tiel la vendado daŭre kreskas, ankaŭ sur ekstereŭropaj marketoj. Ekde 1903 - post morto de Brandt-fratoj – la sorto de la entrepreno pliboniĝis danke al la infanoj. En la sekvaj jaroj, Omega konstruas horloĝojn por specialaj terenoj kiel sporto aŭ mararmeo.

Omega: horloĝoj por specifa uzo[redakti | redakti fonton]

La marko Omega estas nerompeble kunligita kun la spacoveturo. Unu de la plej kontaj horloĝoj estas la Omega Speedmaster Professional, kiu estis uzata en multaj NASA-projektoj, tiel ankaŭ ĉe la misio Apollo 11. La granda foto pri Buzz Aldrin sur la luno montras lin en kosma vesto dum lunpaŝado la 21-an de julio de 1969 kun la horloĝo surbrake. Omega rekoniĝis per tiu horloĝo kiel produktanto de nedetrueblaj, ĉioeltenaj horloĝoj por ekstremaj situacioj.

La firmao ankaŭ produktis la simile konatan Omega Seamaster Professional, uzatan dum subakviĝo. Prefere al la klasike-eleganta stilo apartenas la horloĝoj de la serio Constellation, same tre sukcesaj.

Omega hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Omega – kiel ankaŭ aliaj horloĝaj produktantoj - estas integrita en la Swatch-grupo. Tie rezervas la marko siajn poziciojn en la supra segmento. La novigoj kiel enkonduko de senŝmiraĵa samaksa malakcelo en kunlaboro de la majstro-horloĝajn produktanta firmao George Daniels estas ankaŭ markosignoj de la Omega.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]