MacOS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
OS X
Logotipo de OS X


mallibera programaro • serio de modeloj • UniksooperaciumoMac OS • UNIX 03 • komputa platformo
Evoluiganto: Apple Inc.
Familio: Mac OS, Unikso
Fonta kodo: Proprieta programaro
Lasta versio: la 16-an de decembro 2013: 10.9.1 Mavericks[1]
Kernotipo: Hibrida kerno (XNU de Mach kaj BSD)
Apera dato: la 24-an de marto 2001 Cheetah
Licenco: Fermitkodo, kun malfermitkoderoj
Subteno: PowerPC (10.0 ĝis 10.5.8);
IA-32 (10.4.4 ĝis 10.6.8);
x86-64, AMD64 (10.4.7 ĝis 10.9)
Retpaĝo: www. apple.com/osx
vdr

OS X, antaŭe Mac OS X estas operaciumo de Apple por Macintosh-komputiloj. Ĝi estas Unix-, OpenStep-, kaj Darwin-bazita. Ĝi debutis en 2001, kaj ĝi havas dek ĉefajn versiojn:

Nomo

La nomo Mac OS X venas el la angla kaj indikas: "Mac" por Macintosh, OS indikante Operating System (operaciumo). X havas du indikojn: Unue ĝi estas la latina versionnumero 10, ĉar Mac OS X sekvas Mac OS 9. Due ĝi atentigas al aparteneca al la uniksaj sistemoj kies aglaj nomoj tradicie finas per X: AIX, IRIX, A/Ux, Sinix, HP-Ux, Xenix kaj Linux (Linukso).

Ĉar la oficia angla prononco estas "Mac OS Ten" [ˌmæk oʊ ɛs ˈtɛn], oni povus esperante prononci "Makoso Dek."

Versioj de Mac OS X

  • 10.0 Cheetah ("gepardo"), kunmetaĵo 4K78; poste 10.0.1 kunmetaĵo 4L13, 10.0.2 kunmetaĵo 4P12, 10.0.3 kunmetaĵo 4P13, kaj 10.0.4 kunmetaĵo 4Q12.
  • 10.1 Puma ("pumo"), kunmetaĵo 5G64; poste 10.1.1 kunmetaĵo 5M28, 10.1.2 kunmetaĵo 5P48, 10.1.3 kunmetaĵo 5Q45, 10.1.4 kunmetaĵo 5Q125, kaj 10.1.5 kunmetaĵo 5S60.
  • 10.2 Jaguar ("jaguaro"), kunmetaĵo 6C115; poste 10.2.1 ("jaguaro ruĝa") kunmetaĵo 6D52, 10.2.2 ("jaguaro blua") kunmetaĵo 6F21, 10.2.3 ("jaguaro verda") kunmetaĵo 6G30, 10.2.4 ("jaguaro roza") kunmetaĵo 6I32, 10.2.5 ("jaguaro plejda") kunmetaĵo 6L29, 10.2.6 ("jaguaro nigra") kunmetaĵo 6L60, 10.2.7 kunmetaĵo 6R65; 10.2.8 kunmetaĵoj 6R73 (G4) kaj 6S90 (G5).
  • 10.3 Panther ("pantero"), kunmetaĵo 7B85; poste 10.3.1 kunmetaĵo 7C107, 10.3.2 kunmetaĵo 7D24, 10.3.3 kunmetaĵo 7F44, 10.3.4 kunmetaĵo 7H63, 10.3.5 kunmetaĵo 7M34, 10.3.6 kunmetaĵo 7R28, 10.3.7 kunmetaĵo 7S215, 10.3.8 kunmetaĵo 7U16, kaj 10.3.9 kunmetaĵo 7W98.
Identiga simbolo de frua versio
  • 10.4 Tiger ("tigro"), kunmetaĵo 8A428; poste 10.4.1 kunmetaĵo 8B15, 10.4.2 kunmetaĵo 8C46, 10.4.3 kunmetaĵo 8F46, 10.4.4 kunmetaĵo 8G32; poste 10.4.5 kunmetaĵoj 8H14 (PowerPC) kaj 8G1454 (Intel); 10.4.6 kunmetaĵoj 8I1119 (PowerPC) kaj 7U16 (Intel); 10.4.7 kunmetaĵoj 8J135 (PowerPC) kaj 8J2135 (Intel); 10.4.8 kunmetaĵoj 8L127 (PowerPC) kaj (Intel) 8L2127; 10.4.9 kunmetaĵoj 8P135 (PowerPC) kaj 8P2137 (Intel); 10.4.10 kunmetaĵoj 8R218 (PowerPC) kaj 8R2218 (Intel); 10.4.11 kunmetaĵoj 8S165 (PowerPC) kaj 8S2167 (Intel).
  • 10.5 Leopard ("leopardo"), kunmetaĵo 9A581; poste 10.5.1 kunmetaĵo 9B18, 10.5.2 kunmetaĵo 9С31, 10.5.3 kunmetaĵo 9D34, 10.5.4 kunmetaĵo 9E17, 10.5.5 kunmetaĵo 9F33, 10.5.6 kunmetaĵo 9G55, 10.5.7 kunmetaĵo 9J61, kaj 10.5.8 kunmetaĵo 9L30.
  • 10.6 Snow Leopard ("uncio"), kunmetaĵo 10A432; poste 10.6.1 kunmetaĵo 10B504, 10.6.2 kunmetaĵo 10C540, 10.6.3 kunmetaĵo 10D573, 10.6.4 kunmetaĵo 10F569, 10.6.5 kunmetaĵo 10H548, 10.6.6 kunmetaĵo 10J567, 10.6.7 kunmetaĵo 10J869, kaj 10.6.8 kunmetaĵo 10K540.
  • 10.7 Lion ("leono"), kunmetaĵo 11A511; poste 10.7.1 kunmetaĵo 11B211, 10.7.2 kunmetaĵo 11C74, 10.7.3 kunmetaĵo 11D50, 10.7.4 kunmetaĵo 11E53, kaj 10.7.5 kunmetaĵo 11G56.
  • 10.8 Mountain Lion ("pumo de montoj"), kunmetaĵo 12A269; poste 10.8.1 kunmetaĵo 12B19, 10.8.2 kunmetaĵo 12C54, 10.8.2 kunmetaĵo 12C60, 10.8.3 kunmetaĵo 12D78, 10.8.4 kunmetaĵo 12E55, kaj 10.8.5 kunmetaĵo 12F45.
  • 10.9 Mavericks, kunmetaĵo 13A603; poste 10.9.1 kunmetaĵo 13B42.

Mac OS X Server

Apple ankaŭ produktas Mac OS X Server, operaciumon por serviloj, en sekvaj versioj: 1.0, 10.0, 10.1, 10.2, 10.3, 10.4, 10.5, 10.6, 10.7, 10.8, kaj 10.9

Historio

La operaciumo havas la versinumeron "X" (romia cifero de "10"), sed ĝi ne estas nur nova versio de la pli fruaj versioj de la Mac operaciumo. Ĝi estas plene malsama je la pli fruaj versioj, kaj ĝi bezonas imitilon por lanĉi aplikaĵojn, kiujn estis programataj por uzi kun Mac OS 9 aŭ pli fruaj operaciumoj.

Kongrueco

Apple vendas Max OS X nur por uzi per komputiloj de Apple. Ĉi tiuj enhavas MacBook, MacBook Air, MacBook Pro, iMac, Mac mini, Power Mac, kaj Mac Pro. La vendita versio de Mac OS X nur lanĉas per procesoro PowerPC, sed Mac OS X v10.5 "Leopard" lanĉos per procesoroj PowerPC kaj Intel, ĉar Apple vendos komputilojn, kiuj enhavos procesorojn Intel, ekde 2005.

Esperanto-versio (parta)

Mac OS X en Esperanto estas projekto por traduki Mac OS X al Esperanto. Ĝi nun estas ekanta, ĉar (je Junio 2007) nur du eroj de la sistemo estas tradukitaj: la utilaĵoj Kalkulilo (Calculator) kaj Tekstredaktilo (TextEdit). Ili estas elŝuteblaj je la Internet Archive.

Referencoj

  1. www. apple.com/osx

Eksteraj ligiloj

greke http://www.apple.com/macosx Ŝablono:Ĝermo-komputiko Ŝablono:LigoLeginda