O Brother, Where Art Thou?

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ho Frato, Kie Vi Estas?
filmo
Originala titolo O Brother, Where Art Thou?
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 22-a de decembro 2000
Daŭro 108 minutoj
Ĝenro komedio; krimo; odiseado
Kameraado Roger Deakins
Buĝeto $26 milionoj USD[1]
Reĝisoro(j) Joel Coen
Ethan Coen
Produktisto(j) Ethan Coen
Joel Coen
Tim Bevan
Eric Fellner

Scenaro Joel Coen • Ethan Coen
Laŭ la verko de Homero (Odiseado)
Filmita en Usono
Loko de rakonto Misisipio
Muziko de T-Bone Burnett
Rolantoj George Clooney • John Goodman • John Turturro • Tim Blake Nelson • Holly Hunter • Charles Durning • Michael Badalucco • Wayne Duvall • Ed Gale • Ray McKinnon • Daniel von Bargen • Chris Thomas King • Stephen Root • Frank Collison • Musetta Vander • John McConnell • Lee Weaver • Gillian Welch
Produktinta firmao StudioCanal
Working Title Films
Mike Zoss Productions
Distribuo (en Usono)
United States
Touchstone Pictures
Walt Disney Studios Motion Pictures
International
Universal Pictures
United International Pictures
IMDb
vdr

O Brother, Where Art Thou? estas komedia filmo publikigita en 2000. Ĝin direktis la fratoj Coen. La stelulaj rolantoj estis George Clooney, John Turturro, Tim Blake Nelson, John Goodman, Holly Hunter, kaj Charles Durning. Lokita en rura Misisipio en 1937[2] dum la Granda Depresio, la rakonto estas moderna satiro malstrikte bazita sur la Odiseado de Homero. La titolo de la filmo aludas la filmon Sullivan's Travels (1941), en kiu la ĉefrolulo (reĝisoro) volas fari filmon pri la Granda Depresio, nomota O Brother, Where Art Thou?[3]

Multo el la muziko uzita en la filmo estas tiuepoka popola-kontrea muziko,[4] inkluzive de verkoj de virginia blugresa kantisto Ralph Stanley.[5] La filmo rimarkinde utiligis digitalan kolorkorektadon por doni al la aspekto de la bildoj sepikoloran nuancon.[6] La filmo pozitive recenziĝis, kaj la sontrako gajnis la premion Grammy kiel Albumo de la jaro en 2001.[7] La muzikistaro en la filmo, inkluzive de kantistoj kies voĉoj dublis en la kantoj, interalie Ralph Stanley, John Hartford, Alison Krauss, Emmylou Harris, Gillian Welch, Chris Sharp, k.a., kune prezentis koncertan serion (sub la titolo "Down from the Mountain", kiun oni filmis por televido kaj DVD.[4]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

En 1937, Ulysses Everett McGill (George Clooney), Pete Hogwallop (John Turturro), kaj Delmar O'Donnell (Tim Blake Nelson) eskapas de ĉenbando ĉe la misisipia prizono, Parchman Farm kaj ekiras por rehavi la 1,2 milionojn da dolaroj, kion (laŭ Everett) li ŝtelis kaj enterigis antaŭ sia malliberiĝo. Restas nur kvar tagoj por trovi ĝin antaŭ inundiĝos la valo, en kiu ĝi estas kaŝita, pro la kreo de nova lago (lago Arkabutla) kadre de nova hidroelektra projekto. Ili havas nur kvar tagojn por trovi ĝin antaŭ la valo kie ĝi kaŝiĝas estu inundata por krei la lagon Arkabutla. Frue en la eskapo, ankoraŭ kunkatenite, ili provas salti en moviĝantan fervojan vagonon kun kelkaj vagabondoj, sed Pete ne povas kaj ili ĉiuj defalas. Poste ili renkontas blindulon (Lee Weaver) vojaĝantan per manpovuma drezino. Ili ekpasaĝeras, kaj la blindulo prognozas iliajn estontecojn. Ili "serĉas grandan fortunon", kaj ili "trovos fortunon, kvankam ne tiun serĉatan". Ili vidos ankaŭ multajn mirindaĵojn dum la vojaĝo, inkluzive de "bovino sursupre de kotona domo".

Ili piediras ĝis la domo de kuzo de Pete, Wash Hogwallop (Frank Collison), kiu deprenas iliajn katenojn, sed, ĉar li bezonas la monon, li tiam perfidas ilin al la polico, estrata de ŝerifo Cooley (Daniel von Bargen). La aŭtoritatuloj ekbruligas la pajlejon en kiu ili dormas, sed la triopo rapide eskapas per helpo de la filo de Wash. Kiam ili pasas preter subĉiela Diservo ĉe rivera bordo, Pete kaj Delmar logiĝas al la ideo de baptiĝo, kion laŭtege mokas la skeptikema Everett. Post tio, ili dum nelonge kunvojaĝas kun juna gitaristo nomita Tommy Johnson (Chris Thomas King). Kiam oni demandas, kial li staris ĉe vojkruciĝo meze de nenie, li klarigas, ke li vendis sian animon al la diablo kontraŭ la kapablo ludi gitaron. Tommy priskribas la diablon kiel "Blankan, tiel blankan kiel vi homoj ... kun malplenaj okuloj kaj granda kava voĉo. Li amas vojaĝadi kun malica olda hundo". Tiu priskribo hazarde taŭgas pri ŝerifo Cooley, la policestro kiu ĉasas la triopon.

Rolantoj[redakti | redakti fonton]

  • George Clooney kiel Ulysses [= Uliso] Everett McGill, enkarcerigita pro advokatado sen permesilo. Li pretendas, ke li eskapis el la prizono por retrovi sian enterigitan monsumegon, sed vere li volas reiri al sia familio antaŭ ol la edzino renuptos kun aliulo.
  • Tim Blake Nelson kiel Delmar O'Donnell, malgrava krimulo, enkarcerigita pro rabado de nutrovarejo (de la ĉeno Piggly Wiggly) en Yazoo City; komence li pretendas senkulpecon, sed post agnoskas ke li estas kulpa. Delmar diras, ke li elspezos sian porcion de la neekzistanta mono de Everett por reaĉeti la bienon de sia familio, kredante, ke "vi ne estas iaspeca viro se vi ne havas bienon."

Produktado[redakti | redakti fonton]

Disvolvado[redakti | redakti fonton]

La ideo de ​O Brother, Where Art Thou? leviĝis spontane. Laborado pri la skripto ekis longe antaŭ la komenciĝo de produktado de bendoj en decembro 1997.[8] Malgraŭ tio ke Ethan nomis la Odiseadon "unu el miaj plej ŝatataj rakontliniaj skemoj", neniu el la fratoj estis leginta la eposon; ili konis ĝian enhavon nur pere de adaptoj kaj ĝeneralaj kulturaj mencioj[9]

Filmigo kaj temo[redakti | redakti fonton]

Muziko[redakti | redakti fonton]

Akcepto[redakti | redakti fonton]

La filmo estis biletovenda kaj komerca sukceso, malnete enspezigante USD 71 868 327[10] surbaze de sia 26-miliondolara buĝeto.[1] La filmo ricevis ĝenerale pozitivajn recenzojn. Recenza distilejo Rotten Tomatoes raportis ke 77% el 147 kritikaj recenzoj estis pozitivaj, kun meze 7,1 poentoj el 10, gajnante por la filmo la indikon "Certified Fresh" (atestite freŝa) laŭ la taksosistemo de la retejo. Inter la Ĉefa Kritikistoj, la filmo ricevis la saman takson ("Certified Fresh") ĉe 69%.[11]

Roger Ebert laŭdis la filmon, dirante ke ĉiuj scenoj en la filmo estas "mirindaj en siaj diversaj manieroj, kaj tamen mi forlasis la filmon necerta kaj nekontenta."[12] Common Sense Media donis al la filmo 4 stelojn, asertante ke "Dekkelkjaruloj eble ĝuos tiun ĉi originalan Odiseadan adaptaĵon." Tamen, oni avertis gepatrojn pri iuj sakretoj uzitaj en la filmo, ekzemple la vortoj "damn," "Goddamnit," kaj "son-of-a-bitch", kaj pri iom da karikatureca perfortado. Sed oni laŭdis la filmon ĉar ĝi "memorigas spektantojn, ke nostalgio ne povas esti uzata por forkaŝi la veron."[13]

La filmo nomumiĝis por du Oskaroj, por plej bona Scenaro kaj plej bona Kameraado. Deakins ricevis nomumojn por kaj Oskaro kaj la premio por elstara atingo de la ASC pro sia laboro pri la filmo.[14] La filmo prezentiĝis en la Festivalon de Cannes 2000.[15]

Soggy Bottom Boys, la muzikgrupo konsistanta el la ĉefaj rolantoj, servas kiel akompananton por la filmo. La nomo estas omaĝo al Foggy Mountain Boys, blugresa grupo gvidita de Lester Flatt kaj Earl Scruggs.[16] La furora unuopaĵo de la grupo estas ""Man of Constant Sorrow" de Dick Burnett, kanto jam multe sukcesinta en la reala mondo.[17] Post la apero de la filmo, la fikcia muzikgrupo tiom populariĝis, ke la kontreaj kaj popolmuzikaj kantistoj, kiuj dubliĝis en la filmon, kiel ekzemple Ralph Stanley, John Hartford, Alison Krauss, Emmylou Harris, Gillian Welch, Chris Sharp, k.a., kune prezentis koncertan serion (sub la titolo "Down from the Mountain", kiun oni filmis por televido kaj DVD.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 http://www.the-numbers.com/movies/2000/BTHOU.php
  2. A companion to the literature and culture of the American south, eld. Blackwell Publishing ltd; isbn=9780631224044; aŭtoroj Richard J. Gray, Owen Robinson
  3. http://www.youknow-forkids.com/coenbrothersfaq.pdf Arkivigite je 2007-11-26 per la retarkivo Wayback Machine Lafrance, J.D. (2004-04-05). "The Coen Brothers FAQ". pp. p33–35. Alirdato 2007-11-08
  4. 4,0 4,1 4,2 http://www.nytimes.com/2000/11/30/movies/arts-in-america-a-film-score-odyssey-down-a-quirky-country-road.html Daniel Menaker, "A Film Score Odyssey Down a Quirky Country Road", eld. The New York Times, 2000-11-30 alirdato 2010-02-04
  5. http://www.npr.org/templates/story/story.php?storyId=892951 alirdato 2007-11-02}}
  6. Robertson, Barbara (2006-05-01). "CGSociety — The Colorists"[rompita ligilo]. The Colorists. The CGSociety. pp. 3. Retrieved 2007-10-24.Filmed near locations in Canton, MS; Florence, SC; and Wardville, LA.
  7. http://www.infoplease.com/ipa/A0886880.html%7Caccessdate=2007-11-08}}
  8. Michel Ciment, Hubert Niogret. The Logic of Soft Drugs, eld. Positive, 1998
  9. [http://www.imdb.com/title/tt0190590/trivia "Oh Brother, Were Art Thou" (2000) - Trivia, ĉe IMDb, alirdato 2012.02.14
  10. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj boxofficemojo.com; $2
  11. [http://www.rottentomatoes.com/m/o_brother_where_art_thou O Brother, Where Art Thou? (2000) ĉe Rotten Tomatoes, eld. Flixster, alirdato 2012-01-11
  12. "O Brother, Where Art Thou? Review", Roger Ebert Arkivigite je 2012-06-18 per la retarkivo Wayback Machine, eld. Rogerebert.com, en The Chicago Sun Times, 2000-12-29, alirdato 2012.02.14
  13. "O Brother, Where Art Thou?", Nell Minow, eld. Common Sense Media, alirdato 2012.02.14
  14. Allen, Robert. "Digital Domain" Arkivigite je 2012-02-04 per la retarkivo Wayback Machine. The Digital Domain: A brief history of digital film mastering — a glance at the future. Alirdato 2007-05-14.
  15. Festival de Cannes: O Brother, Where Art Thou? Arkivigite je 2012-03-08 per la retarkivo Wayback Machine, alirdato 2009-10-10
  16. Jack Temple Kirby, Mockingbird Song: Ecological Landscapes of the South. UNC Press, 2006, p. 314. ISBN 978-0-8078-3057-4
  17. Man of Constant Sorrow Arkivigite je 2007-10-23 per la retarkivo Wayback Machine (trad./The Stanley Brothers/Bob Dylan), alirdato 2007-11-02

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]