O Haupt voll Blut und Wunden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

O Haupt voll Blut und Wunden (Ho kapo plena je sango kaj vundoj) estas eklezia kanto, kiu laŭ sia nuna formo devenas de Paul Gerhardt (1607-1676) kaj Johann Crüger (1598-1662).

La evangela poeto de ekleziaj kantoj, Paul Gerhardt, germanigis la latinan himnon Salve caput cruentatum, nuntempe atribuata al Arnulfo de Loveno (1200–1250), en 1656 dum la lasta jaro de sia periodo kiel preposto en Mittenwalde. Je la tempo de Gerhardt kaj ankoraŭ longe poste oni rigardis Bernardon de Clairvaux (proksimume 1090–1153) kiel aŭtoro de la himno. Ĝi estas la fina parto de ciklo de sep meditadoj pri la membroj de la krucumito postlasita sub la titolo Oratio Rhythmica.

La melodio de Johann Crüger (1598–1662), orgenisto ĉe la Nikolaa Preĝejo en Berlino kaj amiko de Paul Gerhard, apogiĝas sur mortokanto de Christoph Knoll (1563–1621) ekestinta en 1611 kun la titolo Herzlich tut mich verlangen nach einem sel’gen End (elkore mi sopiras beatan finon), kiu siaflanke devenas de la amkanto Mein G’müt ist mir verwirret, das macht ein Jungfrau zart (Mia animo estas konfuzita, tion kaŭzas delikata virgulino) de Hans Leo Haßler (1564–1612). Tiu lasta unuafoje aperis je 1601 en Lustgarten neuer teutscher Gesäng de Haßler.

Unuopajn strofojn Johann Sebastian Bach (1685–1750) uzis en sia Mateo-pasiono (BWV 244), je kio li mem elektis la selekton kaj sinsekvon Bach de la uzataj strofoj kaj ne transcedi tion al sia libretisto Picander (1700–1764).

En la germanan Evangelan Kantaron la verko estis enigita kiel n-ro 85, en la katolikan Gotteslob kiel n-ro 179. Unuan eniĝon en katolikan kantaron travivis la kanto jam 30 jarojn post la morto de Gerhard.