O Pasquim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

O Pasquim estis semajna brazila ĵurnaleto farita de 1969 al 1991, konata pro sia oponada rolo kontraŭ la militara reĝimo.

Sia unua presado havis 20 mil ekzemplerojn (kiu, oni opiniis, estis tro granda por eta ĵurnalo), kaj poste atingis pli ol 200 mil ekzempleroj dum sia plej fama epoko, en la 1970-aj jaroj, fariĝante unu el la plej grandaj fenomenoj de la brazila ĵurnala merkato.

komence ĝi estis konduta eldonaĵo (ĝi diskutis pri sekso, drogoj, feminismo kaj divorco, inter aliaj. Poste, 'O Pasquim' iom post iom politikiĝis, pro la kreskado de la diktatorada subpremo, speciale kiam la dikaturo kreis la subpreman leĝon nomata AI-5. 'O Pasquim" do fariĝis la voĉo de la brazila indigno kontraŭ la reĝimo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La projekto naskiĝis en la fino de 1968, post kunsido inter humora desegnisto Jaguar kaj ĵurnalistoj Tarso de Castro kaj Sérgio Cabral; la tri viroj volis anstataŭigi la humora ĵurnalo "A Carapuça", de Sérgio Porto (kiu ĵus estis mortinta).[1] La nomo, kiu signifas "kalumnia ĵurnalo, ofenda broŝureto", estis sugesto de Jaguar; "ili bezonos krei aliajn nomojn por fiparoli pri ni!", li diris, jam antaŭvidante la kritikojn, kiujn ili ricevos.[2]

Pasis la tempo kaj famaj personoj el la brazila gazetaro, kiel Ziraldo, Millôr, Prósperi, Claudius kaj Fortuna, eniris la teamo de la ĵurnalo, kaj la unua eldonaĵo finfine estis farita, je la 26a de Junio, 1969.

Krom la konstantuloj, la ĵurnalon ankaŭ helpis personoj kiuj Henfil (kiu ne partoprenis de la kreado de la ĵurnalo pro antaŭa kverelo inter li kaj pli 'antikvaj' humoraj desegnistoj kiel Ziraldo kaj Claudius, pro antaŭa projekto), Paulo Francis, Ivan Lessa, Carlos Leonam kaj Sérgio Augusto. 'O Pasquim' ankaŭ havis fojfojajn kunlaborantojn, kiel Ruy Castro kaj Fausto Wolff. Kiel simbolo de la ĵurnalo, oni kreis la museto Sig (de Sigmund Freud), desegnita de Jaguar, basita sur la tiama anekdoto, kiu diris ke "... se Dio kreis sekson, do Freud kreis la fiaĵon."

En la fino de la 1960-aj jaroj, pro polemika intervjuo kun aktorino Leila Diniz, estis starigita cenzuro al la eldonaĵoj en Brazilo, tra dekreto kiu ricevis la nomon de la aktorino. En Novembro 1970, ĉiuj la verkistoj de 'O Pasquim' estis arestitaj post la publikado de satiro pri fama pentraĵo de Dom Pedro dum la krio por sendependeco de la lando, (de Pedro Américo).

La militistoj celis ke la ĵurnalo malaperu kaj ke siaj legantoj malinteresiĝus, sed dum la tuta tempo kiam la skipo estis malibera - ĝis Februaro de 1971 - 'O Pasquim' daŭrigis siajn laborojn tra Millôr Fernandes (kiu eskapis de la aresto), kun la helpo kaj artikoloj de Chico Buarque, Antônio Callado, Rubem Fonseca, Odete Lara, Gláuber Rocha kaj multaj aliaj pensuloj el Rio de Janeiro.

La arestadoj daŭrigis dum la sekvantaj jaroj, kaj, en la 1980-aj jaroj vendejoj kiuj vendis ĵurnalojn kiel 'O Pasquim' komencis esti atakitaj de bomboj. Post tiuj atakoj, la duono de la vendejoj ĉesis vendi 'O Pasquim', pro timo. Estis la komenco de la fino por 'O Pasquim'.

La ĵurnalo ankoraŭ supervivis tra la 1985a re-demokratigo, kvankam la naskiĝo de diversaj oponadaj ĵurnaloj kaj de novaj humoraj ideoj (Hubert, Reinaldo kaj Cláudio Paiva, ekzaj Pasquimistoj, kreis O Planeta Diário. Danke al la laboro de Jaguar, la nura el la origina skipo kiu daŭirigis ĉe O Pasquim, la ĵurnalo daŭrigus aktiva ĝis la 90a jardeko. La lasta eldonaĵo, numero 1.072, estis publikigita je la 11a de Novembro, 1991. Antaŭ tio, en la karnavalo de Rio de Janeiro, la tuta skipo de 'O Pasquim' estis omaĝita de la karnavala grupo Acadêmicos de Santa Cruz kun la temo "La Herooj de la Rezisto".

'O Pasquim' en la 21a siglo[redakti | redakti fonton]

Oni provis re-krei la ĵurnalon kun alia nomo "Bundas" (Pugoj), lanĉita en 1999, sed tiu provo daŭris malmulte da tempo. La nomo Bundaŝ' (Pugoj) estis ŝerco kun la nomo de alia reevuo Caras (Vizaĝoj) - revuo pri famuloj, kaj sia slogano estis "Tiuj kiuj montras sian pugon en "Caras" (Vizaĝoj) ne montras sian vizaĝon en "Bundas" (Pugoj), kaj Bundaŝ', "la revuo kiu ne hontas montri sian vizaĝon".

En 2002, Ziraldo kaj sia frato Zélio Alves Pinto lanĉis novan eldonaĵon de O Pasquim, re-nomigita O Pasquim 21. Tiu ĉi versio ankaŭ ne vivis multe da tempo, kvankan ili estis helpitaj de la antaŭaj kunlaborantoj, kaj la revuo mortis en 2004.

Ironie, la ĵurnalo gajnis omaĝon de dokumentaro filmita kun mono de la landa estraro. O Pasquim - La Humora Revolucio, lanĉita en Junio, 2004.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Naskiĝo de Pasquim - Caderno B, Jornal do Brasil, 26/03/2006
  2. O Pasquim Antologia Volume 1 - 1969-1971, paĝo. 7