Oasis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koncerto de Oasis en la jaro 2005

Oasis estas fama angla rokgrupo, kreita en Manchester en 1991. La grupo estas gvidita de la gefratoj Noel Gallagher kaj Liam Gallagher. Liam estas la kantisto, dum Noel ludas la gitaron kaj kutime skribas la kantojn. La grupo kutime inkluzivas kvin homojn (krom la gefratoj Gallagher, ankaŭ estas dua gitaristo, basludisto kaj tamburisto), kaj la liaj tri membroj de la grupo jam ŝanĝiĝis divers-foje.

La grupo vendis pli ol 50 milionojn da diskoj en la mondo, kaj produktis ok singuloj kiuj atingis la unuan lokon en la britaj klasigoj. Ili certe estas unu el la plej sukcesaj grupoj de la naŭdekaj jaroj.

Ilia muziko estas klasika rok-muziko, kaj oni diras ke ili estis multe influitaj de la Beatles. Ili famiĝis kun la diskoj "Definetely Maybe" (1994) kaj "What's the story Morning Glory (1995). Iliaj plej famaj kantoj estas verŝajne "Live Forever", "Don't look Back in Anger" kaj "Wonderwall".

Noel kaj Liam Gallagher estas konataj pro siaj laboristaj originoj pri kiuj ili tre fieras, kaj pro la fakto ke ili ofte ebriiĝas kaj kondutas perforte aŭ stulte en publikaj lokoj. La plej nova disko nomiĝas "Dig out your soul" (2008)

En 07.11.2008 ili donis koncerton radian en Kolonjo, transmisiitan en Germanujo kaj ankaŭ en 9 aliaj landoj. En Germanujo la stacio einslive transmisiis.

Lasta konflikto emigis Noel Gallagher al forlaso de la grupo la 28-an de aŭgusto 2009 post nova kverelo en la kulisoj de la rokfestivalo Rock en Seine, dum ili estis surscenejiĝantaj.