Oaxtepec
| Oaxtepec | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Statuso | Komunumo | ||
| Lando | Meksiko | ||
| Ŝtato | Morelos | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 6197 (en 2005) | ||
| Geografio | |||
|
|
18°54′N 98°58′U / 18.9°N, 98.967°U | ||
| Horzono | UTC -6 | ||
|
|
|||
Oaxtepec estas urbeto en la distrikto Yautepec en la norda parto de la ŝtato Morelos de Meksiko. En 2005 ĝi havis 6197 loĝantojn.[1].
Inter esperantistoj la urbeto aparte konatiĝis en somero 1981, kiam la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis tie.
Enhavo |
Etimologio de la nomo [redakti]
La nomo de la urbeto estas el la navatla lingvo kaj konsistas el du vortoradikoj - huax kaj tepec. Huaxin estas la nomo de arbo el la genro de akacioj, kiu hispanlingve en Meksiko konatas sub la nomo guaje ["guaĥe"] kaj havas la latinan nomon Leucaena esculenta. Tepetl estas "monteto". Oaxtepec aŭ Huaxtepec, kiel la urbeto origine nomiĝis, do estas "monteto de guaĥe-arboj".
Historio [redakti]
La loĝloko Huaxtepec jam antaŭ la alveno de la hispanaj konkeristoj en 1521 estis signifa urbo. En la regiono vivis la tribo Tlahuica el la gento de aztekoj - plej grandaj urboj de la tribo estis Kvauxnavak (nuntempe nomata Cuernavaca) kaj Huaxtepec.[2]
En Huaxtepec la Tlahuica-anoj antaŭ la alveno de la eŭropaj konkeristoj tre sukcese kultivis kakaon kaj vanilon. La kultivejoj tiom imponis la hispanan konkeriston Hernán Cortés, ke li informis sian reĝon Karlo la 5-a ke la ĝardenoj de la azteka reĝo Moctezuma en Huaxtepec estus la plej belaj kiujn li iam ajn vidis.[3]
Futbalo [redakti]
Inter la jaroj 1982 kaj 1984 la urba futbala klubo CF Oaxtepec dum du jaraj sezonoj konkuris en la Primera División, la plej alta ligo de meksikaj futbalaj kluboj.
Notoj [redakti]
- ↑ Instituto Nacional de Estadística y Geografía (eld.): plej gravaj rezultoj de la censo de 2005 laŭ lokoj (hispane)
- ↑ historio de la tribo Tlahuica
- ↑ informo pri la citaĵo de Hernan Cortes (germane)