Oberaar-Glaĉero

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Oberaar-Glaĉero
Oberaargletscher Oberaarsee.jpg
Oberaar-Glaĉero kun Oberaar-Lago
Oberaar-Glaĉero (Svislando)
DMS
Red pog.svg
Estiĝloko Oberaarjoch
Longeco 4,95 km
Larĝeco 0,8 km
Areo 5,82 km²
Glacikvanto 1 km³
Elfluanto(j) Oberaar-LagoAro
Jara retiriĝo/kresko 16,3 m retiriĝo en 2001
Glaĉeroj de Svislando
v  d  r
Information icon.svg

Oberaar-Glaĉero (germane Oberaargletscher, en Esperanto ankaŭ Supra Ar-Glaĉero) estas granda valglaĉero en Berna Oberlando, Kantono Berno, Svislando. La glaĉero havas longecon de 4,95 km, mezan larĝecon de 0,8 km kaj surfacon de 5,82 km. (Ciferoj de Svisa Glaĉermezurreto, de la 9-a de aŭgusto 2005).

Enhavo

Priskribo [redakti]

La glaĉero havas sian originon sur la glaĉerpasejo Oberaarjoch (ankaŭ Oberaar-JugoJugo de Supra Arhorno) je alteco de 3216 m s.m. Ĝi tiam fluas orienten inter Scheuchzerhorn (3456 m s.m.) je la norda flanko kaj Aargrat (en Esperanto Arkresto) (plej alta punkto 3132 m s.m.) je la suda flanko al la direkto de la Grimsel-Montpasejo. La frunto de la glaĉerlango situas nuntempe (2007) je 2310 m s.m. je la okcidenta fino de Oberaar-Lago, baraĵlago de la elektracentralo de Grimsel. Pro la plua degelo pro la tutmonda varmiĝo la glaĉero tamen iom post iom retiriĝas de la lago bordo. El la baraĵlago elfluas la Oberaarbach (Supra Ar-Rivereto), fontrivereto de Aro. La rivereto alfluas post unu kilometro la Grimsel-Lagon, alian baraĵlagon de la sama sistemo, kiu estas la efektiva fonto de la rivero Aro.

Altmontara Turismo [redakti]

Sur la Oberaarjoch, kiu estas la glaĉerpasejo liganta Oberaar-Glaĉeron kun Studer-Glaĉero, tributglaĉero de Fiescher-Glaĉero, je alteco de 3256 m s.m. situas la Oberaarjoch-Kabano de la Svisa Alpismo-Klubo (SAC). La kabano estas grava etapejo de la altalpa glaĉervojo de Lötsch-ValoJungfraŭjoch al la regiono de la Grimsel-Montpasejo.

Vidu ankaŭ [redakti]

Ekstera ligilo    Ar-Glaĉeroj

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Satelita bildo sur Google-Mapo
Ekstera ligilo    Oberaar-Glaĉero en la retoejo Glaciers Online
Ekstera ligilo    Oberaar-Glaĉero en la Svisa Glaĉermezurreto de ETH-Zuriko