Oberalppasejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oberalppasejo
Orienta alveturo al Oberalppasejo
fervoja montpasejo
Alteco 2046 m
Geografia situo CH1903: 694352 / 168227 (mapo)46.6586111111118.6713888888889Koordinatoj: 46° 40′ N, 8° 40′ O; CH1903: 694352 / 168227 (mapo)
Oberalppasejo (Grizono)
Oberalppasejo (Grizono)
DEC
Oberalppasejo
Oberalppasejo
Situo de Oberalppasejo
Oberalppasejo (Svislando)
Oberalppasejo (Svislando)
DEC
Oberalppasejo
Oberalppasejo
Situo de Oberalppasejo
Map
Oberalppasejo
Lando Svislando
Montaro Alpoj
Akvodislimo inter Reuss - Rejno
Ligas Sedrun - Andermatt
Infrastrukturo vojo, fervojo
vdr

Obealppasejo (germane Oberalppass) estas montpasejo, kiu ligas la kantonojn Urio kaj Grizono en Svislando.

Ciferoj[redakti | redakti fonton]

La pasejkulmino situas sur alteco de 2046 m s.m.. La maksimuma deklivo de la pasejvojo estas 10 % kaj ĝia longeco de Andermatt ĝis Sedrun estas 32 km.

La paseja vojo de okcidento al oriento[redakti | redakti fonton]

Oberalppasejkulmino

La paseja vojo komenciĝas en la tiel nomita Urseren-Valo en Andermatt en Kantono Urio, la nodpunkto de la tri pasejaj vojoj tra Oberalp, Sankt-Gotardo kaj Furko. La vojo grimpas en serpentaj kurboj orienten ĝis la pasejkulmino je 2046 m s. m.. Sur la pasejekulmino situas okcidente de la akvodislimo baraĵlago, nomita Lago de Oberalp. Oriente de la pasejkulmino sur alteco de 2345 m s.m. situas la Lago de Toma, kiu estas unu el la fontoj de la rivero Rejno. La vojo nun sekvas la Antaŭan Rejnon, kaj 32 kilometrojn post la ekiro de Andermatt oni atingas la grizonan finpunkton de la pasejvojo en Sedrun. Post Sedruon la vojo en la valo plukondukas al la direkto de Disentis, kie ĝi kuniĝas kun la Lukmanierpasejvojo, kaj poste Koiro.

Materhorn-Gothard-Fervojo[redakti | redakti fonton]

La Oberalplago kun trajno de la Materhorn-Gothard-Fervojo sur la pasejkulmino

Paralele al la paseja vojo la Matterhorn-Gotthard-Fervojo respektive Furko-Oberalp-Fervojo pasas la pasejon. La fervojlinio trans Operalp estas unu el la malmultaj pasejfervojoj, kiuj ne disponas pri kulmintunelo kaj tamen vintre funkcias, dum la paseja vojo dum la vintraj monatoj estas fermita. Aŭtotrajno de Andermatt al Sedrun dum tiu tempo tamen sekurigas ankaŭ en vintro la aŭtomobiltrafikon trans la pasejon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de la Operalppasejo datiĝas el la jaro 1303 kiel Crispalt. En la 12-a kaj 13-a jarcento post Kristo trans la Operalppasejo la valzoj enmigris el Valezo al Grizono. En la jaro 1333 okazis en la regiono de Oberalp luktoj inter anoj de Habsburgo sub la gvido de la Monaĥejo Disentis kaj la Svisa Ĵurkomunumo, kiu estis aliancita kun Donat de Vaz. Per la packontrakto de 1339 la internalpa komercado en la regiono de la pasejoj Lukmanier, Operalp, Furko kaj Sankt-Gotardo estis sekurigita.

En la jaro 1863 estis malfermita la paseja vojo, kaj en la jaro 1911 oni komencis kun la konstruado de la fervojlinio de Andermatt al Disentis. La fervojo estis finkonstruita jam en 1915, sed la fervojlinio povis tamen esti inaŭgurita pro la 1-a mondmilito kaj la sekva bankrotiĝo de la konstrukompanio nur en la jaro 1926.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]