Oberbüren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oberbüren
Blazono de Oberbüren
Blazono de Oberbüren
Blazono de Oberbüren
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Wil
Koordinatoj  47° 27′ 0″ N 9° 19′ 0″ O / 47.45000 °N, 9.31667 °O / 47.45000; 9.31667 (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 0″ N 9° 19′ 0″ O / 47.45000 °N, 9.31667 °O / 47.45000; 9.31667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3936
Areo 17,71 km²
Alteco 500 m super marnivelo
Poŝtkodo 9245
Komunumkodo 3424
Mapo de Oberbüren
Mapo de Oberbüren
Mapo pri la situo de Oberbühren en la elektodistrikto Wil
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Oberbüren estas komunumo en la elektodistrikto Wil, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 3936 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Oberbüren situas ĉe la alfluejo de la rivero Glatt al Turo. La komunumo konsistas el la municipoj Oberbüren, Niederwil kaj Sonnental kaj la setlejo Staubhusen.

Najabaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Oberbüren limas en nordo al Niederhelfenschwil, en nordoriento al Niederbüren, en oriento al Gossau, en sudo al Flawil, en sudokcidento al Oberuzwil, kaj en nordokcidento al Uzwil.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Nordoriente de la alfluejo de Glatt troviĝas super deklivo al Turo situas la benedikta abatejo St. Gallenberg, kiun oni nomas popole ankaŭ Monaĥejo Glattburg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Oberbüren estas atingebla per poŝtaŭtobuso de la stacidomo Uzwil en 9 minutoj. Ankaŭ la aŭtoŝoseo A1 de Sankt-Galo al Zuriko estas facile alirebla.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉe la Monaĥejo Glattburgo oni trovis spurojn de setlejoj el la bronza epoko je proksimume 1000 antaŭ Kristo. El la romia epoko estis trovitaj moneroj kaj trezoro en Hörbimoos apud Ufhofen. En dokumentoj de la Monaĥejo Sankt-Galo la setlejo Gebertschwil estis unuan fojon menciita kiel chiperativilare en la jaro 744, Glattburg en 788 kiel clataburuhc kaj Oberbüren en 817 kiel purias. La hodiaŭ komunumo estis kreita samtempe kun Kantono Sankt-Galo en la jaro 1803 post la fino de la Helveta Respubliko el la parokejoj Oberbüren kaj Niederwil kaj la vilaĝo Durstudlen, kiu apartenis ĝis tiam al la parokejo Henaŭ, kaj Durstudlen, poste Thurstuden, kiu estis alinomita en 1880 al Sonnental.

Iama saniga kuracbanejo[redakti | redakti fonton]

Ek de 1843 ekzistis sur la teritorio de la komunumo ĉe la brodo de la rivero Glatt la malvarmakva kuracbanejo Buchenthal. Ĝin gvidis konataj kuracej-kuracistoj kaj ĝi allogis gastojn eĉ el foraj lokoj. En la jaro 1907 inscendio detruis la banejon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]