Oberdrosen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oberdrosen, hungare Rábaőr estas iama vilaĝo, nun parto de Sankt Martin an der Raab en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Jennersdorf.

Oberdrosen en la mapo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Oberdrosen situas laŭ la hungara landlimo. Jennersdorf troviĝas je 7 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1387 en latina formo "Strason superior et inferior", apartenanta al bieno kaj fortikaĵo de Vasdobra. Iom poste la du vilaĝetoj uzis ankaŭ hungaran formon Alsó- és Felső-Strázsa (=suba kaj supra Strázsa). En 1605 Stefano Bocskai bruldetruis la vilaĝojn. En 1787 vivis tie 279 homoj en 60 domoj, en 1830 330 homoj en 47 domoj, en 1857 463 homoj en 67 domoj. En 1910 vivis en la unuigita vilaĝo (havanta la loknomon Rábaőr) 486 homoj, plejparte aŭstroj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). Oberdrosen aliĝis al Sankt Martin an der Raab en 1971.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Komunumoj pri őr (= sentinelo) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Post alveno de hungaroj la sentineloj gardis ankaŭ internajn limojn inter la gentoj.

Alőr Alsóőr Felsőőr Őr Őraljaboldogfalva Őrbottyán Őrdarma
Őregyház Őrfalu Őrhalom Őrhegy Őrimagyarósd Őriszentpéter Őrmező
Őrös Rábaőr Szamosőrmező Temesőr