Supra Frankonio
El Vikipedio
(Alidirektita el Oberfranken)
| Bazaj datumoj | |
|---|---|
| federacia lando: | Bavario |
| ĉefurbo: | Bayreuth |
| areo: | 7.231,00 km² |
| loĝantoj: | 1067408 (fine de decembro 2011) |
| loĝdenso: | 153 / km² |
| retejo: | www.regierung.oberfranken.de |
Supra Frankonio (germane Oberfranken) estas unu el la sep distriktaroj de la germana federacia lando Bavario, kaj parto de la historia kultura regiono Frankonio. Fine de decembro 2011 ĝi havis 1067408 loĝantojn.
Ĉefurbo de la distriktaro estas Bayreuth.
La teritorio situas en la orienta nordo de Bavario kaj limas al
- tri aliaj bavariaj distriktaroj: Malsupra Frankonio, Meza Frankonio, Supra Palatinato;
- du aliaj federaciaj landoj: Saksio kaj Turingio;
- Ĉeĥa Respubliko (distrikto Karlovy Vary).
Gravaj riveroj estas Majno, Pegnitz, Regnitz kaj Saale.
Enhavo |
Administra divido [redakti]
Supra Frankonio konsistas el naŭ distriktoj kaj kvar eksterdistriktaj urboj.
Eksterdistriktaj urboj [redakti]
distriktoj [redakti]
- distrikto Bamberg
- distrikto Bayreuth
- distrikto Coburg
- distrikto Forchheim
- distrikto Hof
- distrikto Kronach
- distrikto Kulmbach
- distrikto Lichtenfels
- distrikto Wunsiedel
En distrikto Wunsiedel estas du "grandaj distriktaj urboj": Marktredwitz kaj Selb.
Retaj liigloj [redakti]
-
la festivalejo Richard Wagner
|
||||||