Oberkulm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Oberkulm (stacidomo) kaj Oberkulm Post (stacidomo).
Oberkulm
Blazono de Oberkulm
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Kulm
Koordinatoj  47° 18′ 0″ N 8° 7′ 25″ O / 47.30000 °N, 8.12361 °O / 47.30000; 8.12361 (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 0″ N 8° 7′ 25″ O / 47.30000 °N, 8.12361 °O / 47.30000; 8.12361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2374
Areo 9,41 km²
Alteco 476 m super marnivelo
Poŝtkodo 5727
Komunumkodo 4140
Mapo de Oberkulm
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Oberkulm estas komunumo en la distrikto Kulm de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2374 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Oberkulm situas ĉe la bordo de la rivero Wyna proksimume 8 kilometrojn sude de la argovia kantonĉefurbo Araŭo. Al la komunumo apartenas ankaŭ la vilaĝeto Sod, kiu siutas en la oriento de la komunumo sur la kresto, kiu disigas Oberkulm de la valo Seetal.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,41 km², de kiuj proksimume triono, nome 3,40 km², estas kovritaj de arbaro, kaj 1,10 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 735 m s.m. kelkajn metrojn sub la pinto de la monto Hoher Felsen, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 465 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Wyna ĉe la limo al Unterkulm.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Oberkulm limas en nordokcidento al la distriktĉefloko Unterkulm, en nordoriento al Dürrenäsch, en sudoriento al Zetzwil, en sudo al Gontenschwil, en sudokcidento al Schmiedrued, kaj en okcidento al Schlossrued.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Oberkulm disponas pri haltejoj ĉe la etŝpura tramfervojo Wynentalbahn [Wyna-Valo-Fervojo] de Araŭo tra Reinach al Menziken.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Araŭo tra Beromünster al Lucerno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas Araŭo-Oriento, kiu situas norde en distanco de proksimume 8 kilometroj de la vilaĝo-centro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Kulm datiĝas el la jaro 1045 kiel Chulenbare, la unua mencio, kiu rilatas nur la Oberkulm sen Unterkulm datiĝas el la jaro 1295 per la vortumo Obern Chulnbe.

Ĝis la jaro 1566 la du vilaĝoj Unterkulm kaj Oberkulm formis impoŝtodistrikton, tamen ilia disiĝo en du komunumoj supozeble jam antaŭ tiu dato okazis. En mezepoko regis en Oberkulm unue la Lencburgoj, poste la Kiburgoj kaj fine la Habsburgoj.

Post la konkero fare de Berno en la jaro 1415 la vilaĝo apartenis ĝis la Helveta Revolucio al la kamparvoktejo Lencburgo. En 1798 ĝi fariĝis komunumo de distrikto Kulm en la nove fondita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]