Obernburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Obernburg
Blazono
Obernburg (Germanio)
Obernburg (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Oficiala Municipokodo 09676145
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 49° 50′ N, 9° 8′ O (mapo)49.849.1413888888889Koordinatoj: 49° 50′ N, 9° 8′ O (mapo)
vdr

La germana urbo Obernburg situas en distrikto Miltenberg en la nordokcidento de Bavario, iom sude de Aschaffenburg en la distriktaro Malsupra Frankonio (Unterfranken), borde de la rivero Majno kaj la odenvalda rivereto Mümling, kiu tie enfluas la Majnon.

Historio

Inter la jaroj 83 kaj 85 post Kristo la romia armeo starigis la fortikaĵon Nemaninga okcidente de la Majno, por sekurigi ĉi-tie la limon inter la romia imperio okcidente kaj ĝermana teritorio oriente. La malnova urbo de Obernburg ankoraŭ nun reflektas la fortikaĵajn fundamentojn. Dum la jaroj 259 kaj 260 la ĝermana tribo de Alemanoj venkis la fortikaxjon, sed la loko restis loĝata ankaŭ post la retiriĝo de la romianoj kaj la posta disfalo de la romia imperio. Dum 1313 la urbo ricevis urban statuton de la episkopo de Majenco (Mainz). Ĝis 1803 la urbo apartenis al la episkopejo kaj korona princejo de Majenco. Dum la postaj sep jaroj ĝi apartenis al la "princejo de Aschaffenburg", dum kvar jaroj al la "princejo de Frankfurt", kaj de 1914 ĝis hodiaŭ al Bavario. Ekde la jaro 1972 la antaŭe najbara komunumo Eisenbach [Ajznbaĥ] apartenas al Obernburg.

Urbopartnereco

Partnera urbo estas Aszód en Hungario.

Vidindaĵoj

Vidindas la restoj de la mezepoka urba muro (aparte la Supra Pordego, la Almoza Turo kaj la Ronda Turo), la urbodomo kaj ĉapelo Anna en Obernburg, sed ankaŭ la baroka preĝejo de Eisenbach. Romia muzeo en Obernburg informas pri la lokaj spuroj de tiu epoko antaŭ dumil jaroj, kaj regiona muzeo en Eisenbach pri la postaj jarcentoj. Kategroio:Urboj en Germanio laŭ alfabeto