Oberrieden ZH

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg - La mallongigo ZH en Oberrieden ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Oberrieden..

Obrerrieden ZH
Blazono de Oberrieden ZH
Oberrieden kun rigardo al Pfannenstiel
Kantono Zuriko
Distrikto Horgen
Koordinatoj  47°16′41″N 8°34′41″O  /  47.27806°N, 8.57806°O / 47.27806; 8.57806 (Oberrieden ZH)Koordinatoj: 47°16′41″N 8°34′41″O  /  47.27806°N, 8.57806°O / 47.27806; 8.57806 (Oberrieden ZH)
Nombro de enloĝantoj 4907
Areo 2,76 km²
Alteco 460 m super marnivelo
Poŝtkodo 8942
Komunumkodo 0137
Mapo de Oberrieden

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Oberrieden ZH estas komunumo en la distrikto Horgen en la Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 4907 loĝantojn la 31-an de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Oberrieden situas norde de la distrikta ĉefurbo Horgen ĉe la bordo de la Lago Zuriko je la orienta flanko de la montoĉeno Zimmerberg. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,76 km², de kiuj 42,2% estas kovritaj de arbaro, 11,95 servas por agrikulturo kaj 30% por setlado; 13,0% estas trafiksurfaco kaj 1,1% akvejoj. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo limas en nordokcidento al Thalwil, aliflanke de la Lago de Zuriko en nordoriento al Herrliberg kaj en sudoriento al Meilen, kaj en sudo kaj sudokcidento al Horgen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Oberrieden pasas la trajnlinioj de Zuriko al Gotardo kaj de Zuriko al Koiro. La komunumo estas bone konektita per trajnoj kaj busoj al la reto de la Zurika Trafik-Unio, kaj estas ankaŭ aliro al la aŭtoŝoseo a3 de Zuriko al Koiro. Al la svisa aŭtovojo A3, kiu pasas tra la komunuma teritorio, Oberrieden havas alvetureblon norde en Thalwil kaj sude en Horgen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Oberrieden datiĝas el la jaro 1133 kiel Obrendrieden.

La unuaj pruveblaj spuroj estas restaĵoj de lignaĵoj, iloj kaj ceramiksplitoj el la jaroj 30513037 antaŭ kristo en la novŝtonepoko. En la jaro 1620 en Oberrieden estis fondita la unua lernejo. La 13-an de majo 1773 Oberrieden post disiĝo de Horgen fariĝis politike sendependa komunumo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Statistikaj informoj pri la komunumo Oberrieden en la retejo de la kantono

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]