Oberriet SG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oberriet)
- La mallongigo SG en Oberriet SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Oberriet.

Oberriet
Blazono de Oberriet
Trabfakaĵdomo en Oberriet
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Rejnvalo
Geografia situo CH1903: 760876 / 242825 (mapo)47.3166666666679.5666666666667Koordinatoj: 47° 19′ N, 9° 34′ O; CH1903: 760876 / 242825 (mapo)
Nombro de loĝantoj 7924
Areo 34,51 km²
Alteco 420 m super marnivelo
Poŝtkodo 9463
Komunumkodo 3254
Mapo de Oberriet
vdr

Oberriet estas urbo komunumo en la elektodistrikto Rejnvalo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 9 924 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Oberriet situas en la centro de la Rejnvalo. Oriente ĝian limon formas la Alpa Rejno, je kies alia flanko situas Aŭstrio.

Oberriet konsistas el la kvin municipoj Oberriet, Eichenwies, Montlingen, Kobelwald kaj Kriessern kaj la setlejoj Blatten, Moos, Rehag, Stieg, Freienbach, Stein, Kobelwies, Watt kaj Hard.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Oberriet limas en nordo al Balgach, en nordnordoriento al Diepoldsau, en nordoriento al Altach (Aŭstrio), en orientnordoriento al Mäder (Aŭstrio), en oriento al Koblach (Aŭstrio), en sudoriento al Meiningen (Aŭstrio), en sudo al Rüthi, en sudsudokcidento al la eksklavo Lienz de la urbo Altstätten, en sudokcidento al Rüte (AI), en okcidento al Eichberg, en nordokciento al Altstätten, kaj en nordnordokcidento al Marbach kaj al Rebstein.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sude de la municipo Oberriet situas la kastelruino Blatten, kiu estis konstruita de la abato de Sankt-Galo Berchtold von Falkenstein en la jaro 1270 kiel defendo kontraŭ la Grafoj de Werdenberg. En la jaro 1799 ĝi estis detruita dum la milito inter Francio kaj Aŭstrio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Oberriet posedas stacidomon sur la trajnlinio de Sankt-Margreto al Buchs SG de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, tamen tie haltas nur malmultaj trajnoj. Aliflanke la komunumo estas bone konektita per loka busreto kun Buchs SG kaj Altstätten SG.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de loko sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo Oberriet estis de la municipo Montlingen kiel Monticulus kaj datiĝas el la jaro 842 kaj Kriessern estis menciita en la jaro 1164 kiel Criessa. En la jaro 1229 la germana reĝo donacix la regnan bienon al la Princabatejo Sankt-Galo, kiu regis pri ĝi ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. Unue la regiono tiam fariĝis sendependa en Respubliko Rejnvalo, sed jam post mallonga tempo Napoleono integris la regionon al la Kantono Säntis. En la jaro 1803 post la fino de la Helveta Respubliko el la iama regna bieno Kriessern estis fondita la komunumo Oberriet kiel parto de la nove kreita Kantono Sankt-Galo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]