Oberrohrdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oberrohrdorf
Blazono de Oberrohrdorf
Oberrohrdorf
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Baden
Koordinatoj  47° 25′ 20″ N 8° 19′ 0″ O / 47.42222 °N, 8.31667 °O / 47.42222; 8.31667 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 20″ N 8° 19′ 0″ O / 47.42222 °N, 8.31667 °O / 47.42222; 8.31667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3704
Areo 4,30 km²
Alteco 493 m super marnivelo
Poŝtkodo 5452
Komunumkodo 4037
Mapo de Oberrohrdorf
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Oberrohrdorf estas komunumo en la distrikto Baden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 3704 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Katolika preghejo Sankt-Martino

Oberrohrdorf situas ĉe la kantona ĉefvojo de la kulmino de la Mutschellen-Pasejo al Baden tri kilometrojn oriente de la rivero Reuss sur la sudokcidenta deklivo de la monto Rohrdorferberg, parto de la montoĉeno Heitersberg. Al la komunumo apartenas krom al ĉefvilaĝo mem ankaŭ la loko Staretschwil. La komunumo komplete kunkreskis kun la najbara komunumo Niederrohrdorf.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,30 km², de kiuj 1,70 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,89 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur la kresto de Heitersberg sur alteco de 702 m s.m., dum ĝis plej malalta punkto situas sur alteco de 455 m s.m.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Oberrohrdorf limas en nordokcidento al Fislisbach, en nordoriento al Neuenhof, en oriento al Killwangen, en sudo al Remetschwil, kaj en okcidento al Niederrohrdorf.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kantona ĉefvojo en la centro de Oberrohrdorf

Tra Oberrohrdorf pasas la kantona ĉefvojo de la kulmino de Mutschellen-Pasejo al Argovio, laŭ kiu vojo cirkulas poŝtaŭtolinio, kiu konektas kune kun du aliaj poŝtaŭtolinioj la komunumon al la publika trafikreto.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas norde en Dättwil, urbo Baden, en distanco de proksimume 7 kilometroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Rohrdorf datiĝas el la jaro 1179 kiel Rordorf. Oberrohrdorf estis menciita unuan fojon en la jaro 1303 kiel ze Oberen-Rordorf. Staretschwil estis menciita unuan fojon en la jaro 1124 kiel Starchoswilare.

En mezepoko en Rohrdorf unue regis la Grafoj de Lencburgo, poste la Grafoj de Kiburgo kaj fine ties heredantoj, la Habsburgoj.

En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris la regionon, kaj Rohrdorf fariĝis voktejo en la Grafejo Baden.

Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la vilaĝo apartenis dum kvin jaroj al la tiama Kantono Baden. Post ties integriĝo al la hodiaŭa Kantono Argovio, Oberrohrdorf fariĝis politika komunumo de la argovia distrikto Baden.

En la jaro 1805 la kvin vilaĝoj Busslingen, Niederrohrdorf, Oberrohrdorf, Remetschwil kaj Staretschwil estis kunigitaj al la komunumo Rohrdorf. Ĉar la kunlaboro malbone funkciis post diversaj iniciativoj en la jaro 1854 la komunumo Rohrdorf estis denove disigita, kaj estiĝis la tri hodiaŭaj komunumoj Niederrohrdorf, Oberrohrdorf kun Staretschwil, kaj Remetschwil kun Busslingen.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]